János Molnár (apotekisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Molnár
Persona informo
Naskiĝo la  5-an de decembro 1814(nun 1814-12-05)
en Hungario Körmöcbánya (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto 16-an de junio 1885 (1885-06-16)
en Budapeŝto
Okupo
Okupo farmakologo • kemiisto
vdr

János Molnár [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Molnár János estis hungara apotekisto, kemiisto.

János Molnár[1] naskiĝis la 5-an de decembro 1814 en Körmöcbánya (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Kremnica en Slovakio, li mortis la 16-an de junio 1885 en Budapeŝto (laŭ alia informo en Rákospalota).

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Molnár maturiĝis en Pest (urbo), poste li akiris farmacian diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1838. Post la diplomo li laboris en farmaciejo de Malsanulejo Rókus, ekde 1861 li estis farmaciejestro. Inter 1869 kaj 1873 li estis ĉefkemiisto de urbo Pest, poste li fondis propran farmaciejon. Dum la kemiista periodo li ekzamenis komponaĵojn de farunoj, laktoj kaj tabakfumoj, krome ankaŭ kuracajvojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Das Lukasbad in naturhistorischer Beziehung (1858)
  • Monographische Skizze über das Ofner Raizenbad (1863)
  • A tej orvosrendőri kémlése fővárosunkban (1868)
  • Magyarhoni keserű források (1872)
  • A Budai Rákóczy keserűviznek vegyelemzése (1876)
  • Ajnácskő gyógyforrásai és geologiai viszonyai (kunverkisto, 1881)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • kaverno en Budapeŝto havas la nomon Molnár János

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]