János Rechnitzer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Rechnitzer
János Rechnitzer
János Rechnitzer
Persona informo
Naskiĝo 5-an de junio 1952 (1952-06-05)
en Hédervár
Morto 22-an de junio 2023 (2023-06-22) (71-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Pécs
Okupo
Okupo ekonomikisto • universitata instruisto
vdr

János Rechnitzer [jAnoŝ reĥnicer], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Rechnitzer János estis hungara ekonomikisto, altlerneja instruisto.

János Rechnitzer[1] naskiĝis la  5-an de junio 1952(nun 1952-06-05) en Hédervár, li mortis la 22-an de junio 2023.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Rechnitzer maturiĝis en gimnazio en Győr en 1970, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Janus Pannonius en 1975, post 3 jaroj li doktoriĝis en la universitato. Inter 1975—1982 li esploris en instituto en Pécs, poste li instruis en altlernejo same en Pécs, inter 1986—1995 li havis altan postenon en la instituto, pli poste li estis institutestro de Győr ĝis 2007. Intertempe li estis ĉefredaktoro de faka revuo (1994—2010), li kandidatiĝis (CSc) en 1985, li doktoriĝis (DSc) en 1995 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, lia habilitiĝo okazis en 1998 en Pécs. En 2000 li ekinstruis en Universitato István Széchenyi kiel katedrestro, krome inter 2002-2008 li estis dekano, poste vicrektoro ĝis 2014. Lia edzino naskis trifoje. Li ricevis premiojn inter 1994-2022.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Térszerkezeti vizsgálatok az Észak-Dunántúlon (kunaŭtoro, 1987)
  • Fejezetek a regionális gazdaságtan tanulmányozásához (redaktoro, 1994)
  • Regional Characteristics of Human Resources in Hungary During the Transition (kunaŭtoro, 2006)
  • A területi tőke a városfejlődésben: A Győr-kód (2016)
  • Az önvezető járművek világa. Társadalmi hatások és kihívások (kunaŭtoro, 2022)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]