János Spissich
János Spissich | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de marto 1745 en Sümeg |
Morto | 23-an de aprilo 1804 (59-jaraĝa) en Kisgörbő |
Lingvoj | hungara • germana • itala • kroata • latina • rusa |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Okupo | |
Okupo | kontoristo |
János Spissich [jAnoŝ ?], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Spissich János Márton estis hungara jezuita instruisto, departementa oficisto, jakobeno, framasono [1] Arkivigite je 2023-06-10 per la retarkivo Wayback Machine. Lia nobela antaŭnomo estis jáprai, lia framasona pseŭdonimo estis Terentius.
János Spissich[1] naskiĝis la 28-an de marto 1745 en Sümeg, li mortis la 25-an de aprilo 1804 en Kisgörbő.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Spissich aliĝis al la jezuitoj en 1761. Post la necesa lernado li instruis en Kőszeg, Komárom kaj Gyöngyös. En 1771 li forlasis la ordenon kaj inter 1773-1776 li estis vicnotario en Zala (historia departemento), poste li havis alian postenon, inter 1786-1790 li jam estis ĉefnotario. Lia plej alta posteno estis vicdepartementestro (1790-1797), poste finiĝis lia politika kariero kaj li okupiĝis pri la familia bieno. Li estis partoprenanto de la hungara jakobena movado, sed bonŝance li ne ricevis punon. Li estis ne nur framasono, sed ankaŭ loĝiestro kaj kelkfoje li poemadis. Li havis edzinon ekde 1774, ŝi naskis 2 gefilojn.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Az 1790-ben Budán, Szent István havának hatodikára rendelt… (1791)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Sümeg
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun bildo Arkivigite je 2020-10-24 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al majusklo S, poste serĉu la nomon)
- hungarlingva biografio