János Szendrei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Szendrei
Persona informo
Naskiĝo 28-an de marto 1857 (1857-03-28)
en Mindszent
Morto 25-an de septembro 1927 (1927-09-25) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo arkeologohistoriisto
vdr

János Szendrei [jAnoŝ sendrei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szendrei János estis hungara historiisto, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1903). Lia nobela antaŭnomo estis mindszenti (ekde 1912), tial foje oni uzis la familian nomon en formo Szendrey. Lia familia nomo estis Wágner ĝis 1882.

János Szendrei [1] naskiĝis la 28-an de marto 1857 en Miskolc. Li mortis la 25-an de septembro 1927 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Szendrei frekventis universitaton en Budapeŝto. Post la jura diplomo li eklaboris en Hungara Nacia Muzeo, post monatoj en ministerio pri defendo. Li studvojaĝis al Habsburga Imperio, Germanio, Belgio, Francio, Italio. En 1896 li partoprenis en arkeologiaj esploroj en Muhi, Diósgyőr, Tapolca. Kune kun Ármin Vámbéry li esploris en Konstantinopolo. Li okupiĝis precipe pri sigeloj, blazonoj, armiloj. Li ricevis francan premion en 1902.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A képzőművészet remekei. I–IV. (1882–1885)
  • Miskolcz város története és egyetemes helyirata, I–V. köt. (1886–1911)
  • Magyar hadtörténeti emlékek a külföldi múzeumokban (1894)
  • A magyar viselet történeti fejlődése (1905)
  • Vallás és művészet (Religio kaj arto), (1923)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]