Saltu al enhavo

József Borsy

El Vikipedio, la libera enciklopedio


József Borsy
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aŭgusto 1925 (1925-08-03)
en Miskolc
Morto 9-an de septembro 1993 (1993-09-09) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, Hv17-1-28 Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Semmelweis Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kuracisto
farmakologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

József Borsy [jOĵef borŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Borsy József estis hungara farmakologo, kuracisto. Lia familia nomvarianto estis Borsi.

József Borsy[1][2] naskiĝis la  3-an de aŭgusto 1925(nun 1925-08-03) en Miskolc, li mortis la 9-an de septembro 1993 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Borsy maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1946, poste li akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Budapeŝto en 1952. Jam inter 1949–1952 li praktikadis en la farmacia instituto, poste li estis asistanto, inter 1957–1990 li havis postenojn en la instituto, kie li esploris. En 1955 li akiris diplomon pri laboratoriaj scioj kaj li kandidatiĝis en 1961. Li estis altigita titulara profesoro en Universitato Semmelweis ekde 1989. Li okupiĝis pri efikoj de lokaj anesteziloj, kontraŭdoloraj medikamentoj. Li edziĝis en 1952, lia edzino naskis filon en la sekva jaro. Li ricevis premiojn inter 1964-1985.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Über die pharmakologischen Wirkungen eines neuartigen Neurosedativums. (kunaŭtoro, 1959)
  • Indol és trimetoxifenil struktúrájú vegyületek centrális és perifériás hatásai. (disertaĵo, 1960)
  • Die Wirkung der Cyanokobalamin-Monokarbonsäure auf die Hämopoese von Ratten. (kunaŭtoro, 1963).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.