József E. Nagy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

NAGY E. József [nadj] (plumnomo Nagy E. József, Iosif E. Nagy, Jozefo E. Nagy) estas rumanuja hungara inĝeniero pri kemio, universitata docento, fakverkisto, tradukisto. Li naskiĝis en Valea lui Mihai la 30-an de majo 1951.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József E. Nagy akiris dipolomon de inĝeniero pri kemio en Bukareŝto (1974). Li laboris kaj instruis en Bukareŝto ĝis sia pensiiĝo. Li doktoriĝis en 1998.

Universitataj lernolibroj[redakti | redakti fonton]

  • Reactoare chimice. Studii de caz. 1991;
  • Reacteurs chimiques, théorie et applications. 2001. (kunulaŭtoro Grigore Bozga).

En 1970 li eklernis Esperanton. Li debutis en la revuo Paco (gazeto)Paco de Berlino (1981). Li tradukis el la hungara kaj rumana en Esperanton kaj el Esperanto en la hungaran kaj rumanan.

Kunlaboris, kiel kuntradukinto kaj kunredaktoro, al Rumana Antologio.

Volumoj[redakti | redakti fonton]

  • Mihai Eminescu: Luceafărul/La Vesperstelo, Eldonejo Bero, Berkeley, Kalifornio, Usono 2000;
  • Jozefo E. Nagy: Mia Antologio/Az én antológiám/Antologia mea (tradukaĵoj el la Esperanta poezio. Eldonejo Bero, Berkeley, Kalifornio, Usono 2001).
  • Lajos Magyari: Csoma Sándor naplója/La taglibro de Csoma Sándor, Eldonejo Bero, Rotterdam, Nederlando, 2004

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]