Rumana Antologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rumana Antologio
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1990
Urbo Zagrebo
Eldoninto Internacia Kultura Servo
Paĝoj 92
vdr

Rumana Antologio estas esperantlingva kolekto da rumanaj verkoj, redaktita de Constantin Dominte kaj Jozefo Nagy, kun enkonduko de Laurenţiu Ulici. Tradukistoj estis Constantin Bârjoveanu, Aurel Boia, Tudor Denektin, Constantin Dominte, Eugenia Morariu, Tiberiu Morariu, Jozefo Nagy, Jozefo Petrin, Sigismundo Pragano, Aura Soare kaj Mikaelo Sokolesku.

La 92-paĝa verko estas eldonita de Internacia Kultura Servo (IKS) el Zagrebo en la jaro 1990.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Tiu libreto estas fakte nur eta kolekto de tradukaĵoj el la rumana literaturo de la 20-a jarcento.

Ĝi celis esti la unua ero en projekto, bedaŭrinde, neniam realigita: Balkana Antologio. La projekton iniciatis, precipe, Bulgara Esperanto-Asocio kaj vartis Internacia Kultura Servo, kiu ankaŭ eldonis la libron Rumana Antologio en 1990.

La eldonon prizorgis Spomenka Štimec, helpate de Mirjana Galeković, kiu tajpis la tekstojn, Ivica Špoljarec, kiu grafike kaj teknike aranĝis la libron kaj Josip Pleadin, kiu presis ĝin. La enhavon redaktis Constantin Dominte kaj Jozefo Nagy, kiuj ankaŭ verkis la "Enkondukajn vortojn".

"Anstataŭ antaŭparolon" verkis Laurenţiu Ulici, la tiama redaktoro de la kultura revuo Luceafărul.

  • Arghezi, Tudor: La ulo mempensanta, Ĉifonulo, La ŝtelisto
  • Sadoveanu, Mihail: Malnova historio
  • Bacovia, George: Dekoro
  • Goga, Octavian: Iama okanzintaĵo
  • Minulescu, Ion: Alvenas, jen, la ŝipoj...
  • Voiculescu, Vasile: Dornoj
  • Rebreanu, Liviu: La nesto de l' revoj
  • Topîrceanu, George: La balado de l' morto, La balado de l' korvoj, Printempo, La testudo, La muŝo
  • Isac, Emil: Sonorilo kaj kanono
  • Sperantia, Eugeniu: Krucmilito, Sed tamen
  • Eftimiu, Victor: Ovidio
  • Pillat, Ion: El 'Unuversaj poemoj'
  • Cotruş, Aron: Ho, forveturoj, forveturoj
  • Blaga, Lucian: La revulo, La versisto, Tri vizaĝoj, Atendas mi vesperkrepuskon mian, La kroniko kaj la kanto de l' aĝoj
  • Philippide, Alexandru: Ho, multaj pensoj
  • Beniuc, Mihai: La ombro en Hiroŝimo, Pomuj' vojranda
  • Carianopol, Virgil: El la vivo
  • Bogza, Geo: Daŭro
  • Stanca, Radu: Groteska bankedo
  • Doinaş, Ştefan Augustin: Abako, Esperanto
  • Cassian, Nina: Homo
  • Maiorescu, Toma George: Rev' de Ĥorano
  • Stănescu, Nichita: Kuraĝiga kanto, Ausweis, Leciono de legado, Alia matematiko
  • Labiş, Nicolae: Letero al mia patrino
  • Blandiana, Ana: Renkonto, Literoj, Fabelo
  • Dinescu, Mircea: Danco

La libro finiĝas per kurtaj biografiaj notoj pri la aŭtoroj prezentitaj en la libro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]