József Földvári
József Földvári | |
---|---|
József Földvári | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de oktobro 1926 en Attala |
Morto | 12-an de decembro 2009 (83-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | germana • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | profesoro • jurosciencisto • politikisto |
József Földvári [jOĵef foldvAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Földvári József estis hungara juristo, profesoro, parlamentano.
József Földvári [1] Arkivigite je 2016-06-03 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 9-an de oktobro 1926 en Attala. Li mortis la 12-an de decembro 2009 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
József Földvári frekventis mezlernejon en Kaposvár, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato de Pécs en 1951. Jam ekde 1950 li instruis en la universitato ĝis la emeritiĝo. Li atingis la instruan titolon docento en 1962, inter 1968 kaj 1996 universitata profesoro, poste emerita profesoro. Li kandidatiĝis en 1958, li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio en 1972. Li estis vicdekano inter 1971-1974, poste dekano kun rektorrajto en la sekva studjaro, rektoro inter 1975-1984. Li estis elektita parlamenta deputito inter 1975-1980. Li ricevis la plej gravan premion en 1995. Li okupiĝis plej ofte pri la puna juro.
Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]
- Kriminálpolitika (1987)
- Magyar büntetőjog - Általános rész (2006)
- Magyar büntetőjog - Különös rész (2007)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva rememoro
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2016-06-11 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio