József Molnár (pentristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Molnár
Memportreto de József Molnár (1849)
Memportreto de József Molnár (1849)
Persona informo
Naskonomo Molnár József
Naskiĝo 21-an de marto 1821 (1821-03-21)
en Zsámbok
Morto 6-an de februaro 1899 (1899-02-06) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo • grafikisto
vdr

József Molnár [jOĵef molnAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Molnár József estis hungara pentristo, grafikisto.

József Molnár en 1864 en Vasárnapi Újság

József Molnár [1] naskiĝis la 21-an de marto 1821 en Zsámbok, li mortis la 6-an de februaro 1899 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Molnár frekventis piaristan gimnazion en Pest (urbo), poste privatan pentristan lernejon en la sama urbo. En 1837 li plulernis en Akademio de Belartoj de Vieno, sed post duonjaro lia mono elĉerpiĝis kaj hejmenvenis. Li vivtenis sin el portretopentradoj. En 1844 li plulernis en belarta akademio de Venecio, poste li studvojaĝis en italaj urboj. En 1847 li denove lernis en la belarta akademio de Munkeno, poste li pentradis pejzaĝojn, ekde 1848 portretojn. Li studvojaĝis al Bruselo kaj Parizo, fine en 1853 li hejmenvenis. Inter 1862-1864 li havis fotistan atelieron en Győr kune kun Sándor Brodszky, poste li denove pentradis en Pest. Li ofte ĉerpis temojn el la historio kaj li ofte kreis litografiaĵojn. Lia pentraĵo ricevis premion en 1845 en Venecio.

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Pest ekde 1840

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Drótostót (1840)
  • Ábrahám kiköltözése (1850)
  • Pihenő arabok (1852)
  • Dezső vitéz feláldozza magát Róbert Károlyért (1855)
  • Mátyás király a csillagásznál (1856)
  • Budavár visszavétele a töröktől (1858)
  • Kemény Simon halála (1859)
  • IV. Bélát megmentik a Frangepánok a tatárok elől (1859)
  • Utazó karaván (1860)
  • Kárpáti táj (1874)
  • Légyott (1879)
  • Krisztus keresztről való levétele (1896)

Elektitaj similaj artaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]