József Nemes-Lampérth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Nemes-Lampérth
József Nemes-Lampérth en 1912
József Nemes-Lampérth en 1912
Persona informo
Naskonomo Lampérth József
Naskiĝo 13-an de septembro 1891 (1891-09-13)
en Budapeŝto
Morto 19-an de majo 1924 (1924-05-19) (32-jaraĝa)
en Sátoraljaújhely
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo
vdr

József Nemes-Lampérth [jOĵef nemeŝ-lambErt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nemes-Lampérth József estis hungara avangarda pentristo, grafikisto. Lia origina familia nomo estis Lampérth, lia posta familia nomvarianto estis Nemes Lampérth.

József Nemes-Lampérth [1] naskiĝis la 13-an de septembro 1891 en Budapeŝto, li mortis la 19-an de majo 1924 en Sátoraljaújhely.

Memportreto de József Nemes-Lampérth en 1911
Memortabulo pri József Nemes-Lampérth

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Nemes-Lampérth studis en Industriarta Altlernejo de Manó Vesztróczy (1909-1911), en Reĝa Belarta Altlernejo de István Bosznay kaj Tivadar Zemplényi, fine en Artistkolonio (Nagybánya). En 1913 li studvojaĝis al Parizo. Li batalis dum la 1-a mondmilito, kie li vundiĝis, lia maldekstre brako paraliziĝis, en 1916 li malsoldatiĝis. Li estis agnoskita, kiel pentristo, tamen li vivis mizere. Li konatiĝis kun Lajos Kassák kaj ties artista grupo. Dum la Hungara Sovetrespubliko li estis nomumita grava instruisto, post la falo li estis arestita, fine li migris al Berlino. Baldaŭ li hejmenvojaĝis, sed pro sanstato li estis sendita al frenezulejo, kie li mortis. Li pentradis portretojn, pejzaĝojn, aĵpentraĵojn.

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto (1917, 1918, 1963)
  • Berlino (1920)

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A ravatal (1912)
  • Tabáni részlet (1916)
  • vidu la bildojn!

Elektitaj grafikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]