József Rózsay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

József Rózsay [jOĵef rOĵai], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Rózsay József estis hungara kuracisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1864). Lia nobela antaŭnomo estis muraközi.

József Rózsay [1] naskiĝis kiel Rosenfeld József en 1815 en Hungara reĝlando en Lakompak (nuntempa Lackenbach en Aŭstrio). Li mortis la 20-an de majo 1885 en Balatonfüred.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Rózsay devenis el juda familio. Li frekventis universitatojn en Pest (urbo) kaj Vieno. Li ricevis diplomon en 1840, poste li studvojaĝis al Germanio, fine li eklaboris en Vieno. En 1843 li translokiĝis al urbo Pest. En 1848 li estis nomita armea ĉefkuracisto. Post 2 jaroj li eklaboris en Pest en malsanulejo por malriĉuloj, en 1861 li estis nomita ĉefkuracisto de malsanulejo por judoj. En 1873 li strebis kontraŭ epidemio pri ĥolero.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Gyó­gyászat a hébereknél és zsidó orvosok a középkorban (Medicino ĉe la judoj kaj judaj kuracistoj mezepoke), (1862)
  • Adatok a hagymáz ok­tanához (1867)
  • A hullák elégetéséről (Pri bruligado de la kadavroj), (1874)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.