József Szalay (policoficiro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

József Szalay [jOĵef salai], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Szalay József estis hungara polica oficiro, librokolektanto.

József Szalay [1] naskiĝis la 17-an de februaro 1870 en Csaba. Li mortis la 25-an de aprilo 1937 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Szalay frekventis universitatojn en Budapeŝto kaj Vieno, li jam kolektis librojn dum la lernojaroj. Ekde 1892 li estis subnotario, poste nobela juĝisto en sia naskiĝurbo. Post jardeko li ricevis postenon en Orosháza, en 1894 li doktoriĝis, post 3 jaroj li edziĝis. En 1902 li estis nomumita policestro de Hódmezővásárhely, kie li estis ankaŭ motoro de la loka kulturo. Li partoprenis en fondoj de muzeo kaj biblioteko. En 1908 li iĝis vicpolicestro de Szeged, ĉefpolicestro inter 1919-1932, poste li pensiuliĝis. Post falo de la Hungara Sovetrespubliko li defendis la molestitajn Gyula Juhász kaj Ferenc Móra. Ekde 1912 li estis membro de Societo Dugonics, ties prezidanto inter 1917-1937.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A rendőri büntető eljárás (1911)
  • Ugarimádás - kunverkinto de prezentita teatraĵo
  • Dugonics Andrástól Móra Ferencig (1937)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.