József Wolfstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Wolfstein
Persona informo
Naskiĝo 29-an de junio 1773 (1773-06-29)
en Karlovac
Morto 18-an de aprilo 1859 (1859-04-18) (85-jaraĝa)
en Buda
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo matematikisto • gimnazia instruisto
vdr

József Wolfstein [volfstejn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Wolfstein József estis hungara-kroata matematikisto, profesoro.

József Wolfstein [1] naskiĝis la 29-an de junio 1773 en Kroatio en Karlovac. Li mortis la 18-an de aprilo 1859 en Buda.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Wolfstein frekventis universitaton en Padovo, kie li lernis ekzemple de Alessandro Volta kaj Lazzaro Spallanzani. Post siaj studoj li ekinstruis en gimnazio en Osijek en 1797, post jaroj en Reĝa Jura Akademio (Kassa). En 1818 li estis nomumita eksterordinara profesoro en Reĝa Universitato de Pest, en 1832 ordinara profesoro. Kelkfoje li estis dekano, en la studjaro 1838 rektoro. Li instruis ĝis 1848. Lia samnoma filo estis kuracisto.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Introductio in theoriam motus (1800)
  • Positiones ex algebra, geometria, mathesi pura et applicata (1803-08)
  • Elementa geometriae purae (1811)
  • Introductio in mathesim puram (1830, 1832; 2-a eldono en 1838)

Fontoj[redakti | redakti fonton]