Júlia Szepes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Júlia Szepes
Persona informo
Naskiĝo 26-an de januaro 1913 (1913-01-26)
en Tác
Morto 22-an de decembro 1987 (1987-12-22) (74-jaraĝa)
en Pécs
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo biologo
vdr

Júlia Szepes [sepeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szepes Júlia estis hungara biologo, histologo, anatomo, patologo. Ŝia origina familia nomo estis Schlesinger [ŝlezinger].

Júlia Szepes [1] naskiĝis la 26-an de januaro 1913 en Tác. Ŝi mortis la 22-an de decembro 1987 en Pécs.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Júlia Szepes frekventis bazlernejon en Veszprém (urbo), poste ŝi estis simpla laboristo en Budapeŝto kaj Pécs. Post la 2-a mondmilito ŝi lernis en gimnazio por laboristoj en Szeged, samtepe ŝi studis en Scienca Universitato de Szeged. Ŝi akiris biologian diplomon, eĉ ŝi doktoriĝis en 1949. Post siaj studoj ŝi laboris en esplora instituto en Budapeŝto, inter 1952 kaj 1956 ŝi instruis en agrara kampuso en Gödöllő. Depost 1956 ŝi laboris en instituto, kie ŝi okupiĝis pri speciala malsano de rizoj. Ŝi kandidatiĝis en 1957. Ekde 1962 ŝi laboris en akademia instituto. En 1973 ŝi pensiuliĝis, tamen ŝi estis konsilisto en instituto en Pécs.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Fény hatása levelek P32 és S35 akkumulációjára - kun iu alia

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.