Saltu al enhavo

Jo-Petro Danvy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el J.-P. Danvy)
Jo-Petro Danvy
Persona informo
Naskiĝo septembro 1952
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
redaktoro
tradukisto
vortaristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Jo-Petro DANVY (france Jean-Pierre DANVY) estas franca esperantisto, kiu naskiĝis en septembro 1952 kaj mortos en la dudekunua jarcento (almenaŭ se fidi la aŭgurojn de "La Kancerkliniko"). Grandan parton de sia vivo li pasigis kaj pasigas en la franca ĉefurbo Parizo.[1]

Kune kun Ĵak Lepŭil' li kunĉefredaktis la renoman vortaron Grand Dictionnaire Français-Espéranto (Parizo 1992).

Li ankaŭ estas kunlaboranto de La Kancerkliniko. Li multe verkas kaj tradukas kanzonojn, poemojn ktp, en kaj el franca lingvo kaj Esperanto, uzante multajn pseŭdonimojn, kiel ekzemple Jopedan (LKK-Krestomatio "Kanzonoj" LKK-Krom 11 "La orel-ringo", ktp).

Krome li internacie konatas pro lia traduko de la volumo La Nigra Insulo de la bildstria serio Tinĉjo.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Grand Dictionnaire Français-Espéranto, 1992, paĝo 5
  2. Tintin (en fremdaj lingvoj) - 7 Esperanto - La nigra insulo (en 1987)] - la aliaj tri ĝis nun aperintaj esperantlingvaj volumoj estas tradukitaj de Hervé Gonin.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]