Jack Layton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jack Layton
Persona informo
Jack Layton
Naskonomo John Gilbert Layton
Naskiĝo 18-an de julio 1950 (1950-07-18)
en Montrealo
Morto 22-an de aŭgusto 2011 (2011-08-22) (61-jaraĝa)
en Toronto
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo Toronto Islands vd
Lingvoj anglakanada franca vd
Ŝtataneco Kanado vd
Alma mater Universitato McGillYork University • Westwood High School Senior Campus • York University vd
Partio Nov-Demokratia Partio vd
Subskribo Jack Layton
Familio
Patro Robert Layton vd
Edz(in)o Olivia Chow vd
Infanoj Mike Layton vd
Profesio
Okupo politikisto • universitata instruisto • politikologo vd
Aktiva en Otavo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John Gilbert (Jack) LAYTON (la 18-an de julio 1950 - la 22-an de aŭgusto 2011) estis kanada politikisto. De 2003 ĝis 2011, li estis partiestro de la Nov-Demokratia Partio (angle New Democratic Party of Canada, mallongigita NDP).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jack Layton kaj Olivia Chow sur ilia vojo voĉdoni, 2a de majo, 2011
Layton portanta laŭmendan-farita uniformon ĉe Stela Piedvojaĝa kongreso en 1991

Layton naskiĝis en franclingva Montrealo en anglolingvan familion. Li studis politikan sciencon en Universitatao McGill kaj translokiĝis al Toronto en 1970 kie li instruis en Universitato Ryerson. Li komencis sian politikan karieron en 1982 kiam li estis elektita al la Toronta Urba Konsilio kie li iĝis unu el la gvidantoj de la maldekstremaj frakcioj.

En 2003, Layton kuris por gvidado de la NDP kaj jam gajnis plimulton dum la unua baloto. Jaron poste, li estis elektita al la Kanada Ĉambro de Reprezentantoj en la Toronto-Danforth distrikto. Dum la malplimulta registaro de liberala ĉefministro Paul Martin, Layton komence promesis subtenon al la registaro dum la tielnomita Sponsorship Scandal en interŝanĝo por liberalaj koncedoj al la deziroj de la NDP en la debato pri la ŝtata buĝeto. Tamen, malfrue en 2005, Layton reprenis sian subtenon kaj subtenis malkonfidan voĉdonon de konservativa opoziciestro Stephen Harper. En la balotoj de januaro 2006, kiam la registaro transis de la liberaloj al la konservativoj, la partio de Layton gajnis nur dek sidlokojn.

Grava sukceso okazis en majo 2011 kiam la NDP gajnis 103 sidlokojn en rapidaj balotoj kaj iĝis la oficiala opozicia partio en la ĉambro de reprezentantoj. La venko estis plejparte ebligita per sukceso en Kebekio, de kie pli ol duono de la voĉdonado venis. Li forpasis tri monatojn post ĉi tiuj balotoj post mallonga malsano.

Broadbent kaj Jack Layton ĉe 2008 balotada amaskunveno en Toronto
Layton dum la 2008 balotada kampanjo
Jack Layton appearing in Toronto's Pride Parade 2009
Layton partopreninta en la Fiera Parado de Toronto en 2009
Layton kaj Rathika Sitsabaiesan kun aliaj NDPaj membroj observanta hinduismajn religiajn ritojn ĉe Urbodomo antaŭ ĉeestanta renkontiĝon organizita de la kanada Tamil Komunumo en 2010
Layton kun lia ĉefo de personaro, Anne McGrath, kampanjanta en Kebekia Urbo
Layton en Kebekio dum la federala balotada kampanjo
Improvizita monumento abrupte instalita ĉe placo Nathan Phillips post lia morto
la ĉerko de Layton estas prenita de Parlamenta Monteto post restanta en stato en Ottawa.
Monumento por Layton ĉe la Jack Layton Pramŝipa Terminalo, kiu estis renomita en lia honoro en 2013

Elektitaj verkaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]