Jacob Savery

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Jacob Maertensz Savery (Kortrijk, ĉ. 1565 - entombigita Amsterdamo, 23-an de aprilo 1603) estis flandra-nederlanda pentristo.

Jacob, ankaŭ Jacques, venis el la pentristofamilio Savery. Verŝajne li sekvis lecionojn ĉe la flandra, manierisma pentristo Hans Bol. Savery ekloĝis ĉ. 1584 en Haarlem kaj poste ĉ. 1589 en Amsterdamo. Li pentris florscenojn, bestojn kaj pejzaĝojn. Li ankaŭ instruis, i.a. sian pli junan fraton Roelant Savery. Jacob Savery estis la patro de Hans Savery la pli juna kaj Jacob Jacobsz Savery.