Jacques Émile Blanche
Aspekto
Jacques-Émile BLANCHE (Parizo, 31a de Januaro 1861 - Offranville, Haute Normandie, 30a de Septembro 1942) estis franca pentristo.
Li ricevis edukon pri pentrarto de Henri Gervex, li povas esti konsiderata memlernanto. Li akiris grandan reputacion kiel pentristo de portretoj; lia arto derivas de anglaj kaj francaj fontoj; li estas rafinita, foje supereleganta, sed plena de karaktero. Inter liaj ĉefaj verkoj estas la portretoj de lia patro, de Marcel Proust, de la poeto Pierre Louÿs, la familio Thaulow, Aubrey Beardsley kaj Yvette Guilbert.
Kelkaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Memportreto kun Raphael de Ochoa, 1890, Cleveland Museum of Art
- Julia Stephen[1]
- Jacques-Émile Blanche, portreto de Marcel Proust, (1892).
- Violet Trefusis

