Jadwiga Kaczyńska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jadwiga Kaczyńska
Jadwiga Kaczyńska (2005)
Jadwiga Kaczyńska (2005)
Persona informo
Naskiĝo 31-an de decembro 1926 (1926-12-31)
en Starachowice
Morto 17-an de januaro 2013 (2013-01-17) (86-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Faculty of Polish Studies at the University of Warsaw
Familio
Edz(in)o Rajmund Kaczyński
Infanoj Jarosław KaczyńskiLech Kaczyński
Okupo
Okupo filologo
vdr

Jadwiga Kaczyńska, fraŭline Jasiewicz (naskiĝis la 31-an de decembro 1926 en Starachowice, mortis la 17-an de januaro 2013 en Varsovio) estis pola filologino, la patrino de Jarosław kaj Lech Kaczyński.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dum la germana okupado estis flegistino de Grizaj Taĉmentoj en la regiono de Kielce, loĝis ĉe geavoj en forstejo. Ŝi estis skoltistino en taĉmento je la nomo de Emilia Plater. De 1944 laboris en kirurgia fako de la urba malsanulejo. En 1946 finis la 1-an Ĝeneralklerigan Liceon je la nomo de Tadeusz Kościuszko en Starachowice.

En 1948 edziniĝis al Rajmund Kaczyński, leŭtenanto de Pola Enlanda Armeo, partoprenis varsovian ribelon.

En 1949 naskis ĝemelojn Jarosław kaj Lech. Post fino de studoj pri la pola lingvo ekde 1953 laboris en Instituto de Literaturaj Esploroj de PAN kaj kiel instruistino de la pola lingvo.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ŝi estas aŭtorino de la verkoj:

  • Leon Kruczkowski. Monografia bibliograficzna (Monografio bibliografia), Wrocław 1992
  • Jan Józef Lipski. Monografia bibliograficzna, Warszawa 2001
  • Moja prawdziwa historia (Mia vera historio), Warszawa 2004 (kune kun rememoroj de Wojciech Fibak).

Kunaŭtorino de Słownik pseudonimów pisarzy polskich XV wieku (Vortaro de pseŭdonomoj de polaj verkistoj de la 20-a jarcento) – 1970, Wrocław 1994. Ŝi verkis antaŭparolon por dramo de Leon Kruczkowski Niemcy (Germanoj) de 1983.

Premioj kaj distingoj[redakti | redakti fonton]

En 2005 estis honorigita per titolo Homo de la Jaro de gazeto "Życie Warszawy" pro kreo de la hejmo, en kiu naskiĝis la mondo de valoroj ŝanĝiĝantaj Pollandon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]