Jakob Arrhenius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jakobo Arrhenius
(1642-1725)
Katedralo de Linköping, urbo kie li naskiĝis.
Katedralo de Linköping, urbo kie li naskiĝis.
Persona informo
Naskiĝo 31-a de oktobro 1642
en Linköping, Flago-de-Svedio.svg Svedio
Morto 13-a de aprilo 1725
en Hembringe, Flago-de-Svedio.svg Svedio
Ŝtataneco Svedio [#]
Alma mater Universitato de Upsalo
Familio
Gefratoj Claudius Arrhenius Örnhielm [#]
Idoj Laurentius Arrhenius [#]
Profesio
Profesio teologo • historiisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Jakobo Arrhenius (1642-1725) estis sveda himnoverkisto, historiisto, rektoro, profesoro pri historio (1687) kaj rektoro de la Universitato de Upsalo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jakobo Arrhenius estis filo de Arvid Klasson Kapfelman kaj Ingrid Björnsdotter. Kiam li estis 20-jara li enmatrikuliĝis en la Universitato de Upsalo kie li fariĝis notinda kaj estimata studento, kvankam iom malĝentila. En 1670 li ricevis sian doktorecon el la manoj de sia frato Claudius Arrhenius (1627-1695) kun la tezo "Patria et eius amor ex Ciceronis ..."[1]. Li sukcedis al Olof Verelius (1618-1682) kiel profesoro en la universitato, en 1679, kiun Olof Rudbeck (1630-1702) provis malpermesi sed li estis helpata de Johannes Hadorphius (1630-1693) kaj Sten Nilsson Bielke (1624-1684). Arrhenius kaj lia frato estis kontraŭaj al la influoj de Rudbeck pro la altaj kostoj de la universitato. Pro tio, Karolo la 11-a (1655-1697) determinis al Arrhenius la kreadon de iu Inkvizicia Komisio pri la financoj de la universitato. Kiel trezoristo, Arrhenius provis ŝpari la subvenciojn por la botanikaj ĝardenoj de Rudbeck, same kiel la aĉetadoj de agrikulturaj proprietaĵoj por la universitato. Li sukcese pligrandigis la komercon pri grajnoj kaj restarigis la muelilojn de la universitato. Per tiuj rimedoj eblis la altigo de la salajroj de la profesoroj.

En 1687, Arrhenius ricevis la katedron pri historio de la universitato, kaj kiel respondeculo li ricevis ĉirkaŭ 50 tezojn kiuj estis al li prezentitaj. Lia ofico kiel profesoro ne oferis al li grandajn rimedojn. En 1698, du tezoj estis prezentitaj, nome, unu pri la Templo de Upsalo, kaj alia de Petrus Hesselius (1679-1713) kaj lia frato Andreas Hesselius (1677-1733) (Dissertatio historica de Vandalis...).

Kiel himnoverkisto Arrhenius famiĝis inter 1689 kaj 1691, tiam kiam li publikigis sian "Psalmeprofwer", kie li inkludis 1695 himnojn. Kiel poeto li estis influita de la piosento, iu kristana mistikismo kaj de la germana religiulo Johan Arendt. Li ankaŭ ŝatis studi la versofaradon de profesoro pri Petrus Lagerlöf (1648-1699). Li eble komponis iajn kanzonojn por kelkaj psalterioj.

En 1677, li edziĝis al Anna Fornelia, filino de la profesoro pri Poezio, Lars Fornelius (1606-1673) kaj Anna Andersdotter Helsingia, filino de la vikario Anders Erici Helsingius (1566-1649). Du el la filoj de Arrhenius estis profesoroj en la Universitato de Upsalo, nome, Lars Arrhenius (1680-1730)[2] kaj Arvid Arrhenius (1683-1741).

Elektita psalmaro[redakti | redakti fonton]

Elektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]