Jakob Moneta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Jakob MONETA (nask. 11-a de novembro 1914 en Błażowa, orienta Galicio, mort. 3-a de marto 2012 en Frankfurt am Main[1]) estis germana ĵurnalisto kaj politikisto (PDS/Die Linke). De 1962 ĝis 1978 li estis ĉefredaktoro de la revuo „Metall“, eldonita de la sindikato IG Metall.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Moneta devenas el juda familio. La patro estas teksaĵkomercisto. Post pogromo en 1918 la familio fuĝas al Kolonjo. Jakob frekventas judan reform-real-gimnazion. Post la abituro 1933 li aliĝas al la junulara ligo SJVD de la Socialista Laborista Partio (SAP) kaj engaĝiĝas en laborista sportklubo.

Fine de 1933 Jakob Moneta forlasas Germanion por labori en kibuco en Palestino. Tie li organizas strikojn por la 8-hora labortago kaj kunlaboras kun araboj. Post la araba ribelo 1936-1939 Moneta forlasas cionismon kaj la kibucon kaj la britoj arestas lin dum 27 monatoj. Post la liberiĝo li fariĝas ĵurnalisto.

En 1948 li revenas al Kolonjo, kie li aliĝas al la germana sekcio (IKD) de la trockista 4-a Internacio. Li fariĝas redaktoro de la tradicia SPD-organo Rejna gazeto kaj membro de la Socialdemokrata Partio de Germanio (SPD). Fine de 1953 li fariĝas sociala ataŝeo de la germana ambasado en Parizo. Krom sia oficiala laboro li engaĝiĝas - nerimarkite de siaj dungantoj - por la alĝeria liberiga fronto (FLN).

En 1962 li denove revenas al Kolonjo kaj la sindikato IG Metall faras lin ĉefredaktoro de sia membrogazeto „Metall“, poste ankaŭ de „Der Gewerkschafter“, kiujn li gvidas ĝis sia pensiiĝo en 1977. Sub lia gvido la eldonkvanto de „Metall“ rapide kreskas de 1,5 al 2,2 milionoj da ekzempleroj. Artikolojn kaj reporteraĵojn verkis interalie Ernest Mandel kaj Günter Wallraff.

En 1976 Moneta iniciatas la inviton de Wolf Biermann, kies fama Kolonja koncerto rezultas la malpermeson reveni al orienta Berlino kaj la perdon de la GDR-a ŝtataneco.

En 1990 SPD eksmembrigas lin post 40-jara membreco. Li poste membriĝas en PDS kaj estas estrarano ĝis 1995.

Paralele al sia profesia ĵurnalista laboro li pseŭdonime verkas artikolojn por multaj, ĉefe maldekstraj publikaĵoj.

Moneta dufoje vidviĝis kaj havas unu filinon.

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Das Vermögen der drei reichsten Menschen ist zusammen so groß wie das Bruttosozialprodukt der 48 ärmsten Länder der Erde. Das darf nicht sein.   La havaĵo de la tri plej riĉaj homoj kune estas same granda kiel la nacia bruto-produkto de la 48 plej malriĉaj landoj de la tero. Tio ne rajtas esti. 
— Jakob Moneta

Intervjuoj[redakti | redakti fonton]

Publikaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

libroj
  • Die Kolonialpolitik der französischen KP, Hannover 1968
  • Aufstieg und Niedergang des Stalinismus. Zur Geschichte der KPdSU, ISP Verlag, Frankfurt 1971 (kun Ernest Mandel)
  • Norbert Blüm. Herz-Jesu-Marxist oder kapitalistischer Propagandist? Frankfurt a. M 1985 ISBN 3-88332-088-9
  • Mehr Macht für die Ohnmächtigen : Reden und Aufsätze, Frankfurt a. M. 1991 ISBN 3-88332-177-X (daraus Mehr Gewalt für die Ohnmächtigen)
  • Solidarität im Zeitalter des Skeptizismus : Kommentare aus drei Jahrzehnten, Köln 2004
eseoj (enretaj)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Raporto de Jörg Meyer, Neues Deutschland (vidita la 5-an de marto 2012)