Jakob Pazeller
Jakob Pazeller | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Jakob Mathias Pazeller |
Naskiĝo | 2-an de januaro 1869 en Baden |
Morto | 24-an de septembro 1957 (88-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | dirigento muzikologo komponisto |
Jakob Mathias Pazeller, laŭ hungarlingve kutima nomordo Pazeller Jakab estis hungara komponisto, dirigento.
Jakob Pazeller [1] naskiĝis la 2-an de januaro 1869 en Baden bei Wien (Aŭstrio-Hungario), li mortis la 24-an de septembro 1957 en Budapeŝto (Hungario).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Jakob Pazeller studis en konservatorio de Vieno, lia ĉefinstruisto estis Karl Michael Ziehrer. Post siaj studoj en 1895 li estis dirigento en Carltheater. Ekde la sekva jaro li estis armea dirigento en Arad (urbo), iom poste en Herkulesfürdő, ekde 1906 en Budapeŝto. En 1913 li edziĝis al hungarino, poste li ricevis hungaran ŝtatanecon. Lia edzino naskis dufoje. Dum la Hungara Sovetrespubliko (1919) li kaŝiĝis, sed poste li aliĝis al la hungara armeo, kie denove li dirigentis, sed li estis ankaŭ muzika direktoro de armea akademio. En 1924 li pensiuliĝis kaj retiriĝis. Tamen li komponadis vintre en Budapeŝto, somere en Zebegény. Post la 2-a mondmilito li troviĝis en nigra listo de la komunistoj pro la aŭstra deveno li ne ricevis emeritan monon, eĉ nur pro la alta aĝo li ne estis deportita. Dum la Hungara revolucio de 1956 li komponis festan uverturon.
En relative frua aĝo Pazeller komencis komponadi kaj ĝis la fino de sia vivo verkis unu operon, 2 operetojn, unu baleton, 3 uverturojn kaj grandan nombron da marŝoj, danckomponaĵoj kaj artkantoj, inkluzive de sia plej konata verko "Souvenir de Herkulsbad" Opus 124 (1903). El tiu valso Pál Sándor kreis filmon en 1967. Lia nepo daŭrigas la muzikan tradicion kaj fondis Orkestron Jakob Pazeller en 2001. Li serĉas kaj denove eldonas la trovitan komponaĵojn de la avo.
Elektitaj komponaĵoj
[redakti | redakti fonton]- aŭdebla "Akácos út" lia plej populara artkanto
- Souvenir de Herkulesbad op. 124 (1903, lia mondfama valso)
- geedziĝa muzikaĵo al Alfonso la 13-a (Hispanio) (1906, poste Pazeller ricevis premion)
- Spieluhr (opero)
- Das Zigeunerkind (opereto, 1915)
- Ein Moderner in Paris (opereto, 1917)
- Isis op. 178 (baleto)
- Ein süßes Wort, ein tiefer Blick (serenado por orkestro, 1898)
- Verbrüderung (uverturo, 1914)
- Intermezzo (por orkestro, 1925)
- Meisterprobe (uverturo, 1932)
- Freiheitsglocken (uverturo, 1956)
- Der Rosenkönigin Walzer op. 123 (valso)
- Festmarsch op. 118 (muzikmarŝo)
- Herkules Marsch op. 129 (muzikmarŝo)
- Kossuth Marsch op. 175 (muzikmarŝo)
- Ungarische Jugend Marsch op. 203 (muzikmarŝo)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- strato en Budapeŝto (2011)
- memortabuloj en Budapeŝto kaj Baden bei Wien
- promenejo en Zebegény nur inter 1929 kaj 1938
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- anglalingva biografio kun foto
- germanlingva biografio kun foto
- germanlingva biografio kun foto Arkivigite je 2020-09-23 per la retarkivo Wayback Machine