Jakob Singer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jakob SINGER (naskiĝinta la 23-an de julio 1685[1] en Götzens/ distrikto Innsbruck Land, mortinta en 1760) estis aŭstra ĉefkonstruisto de baroko kiu ĉefe aktivis en Pinzgau kaj en la tirolaj distriktoj de Kitzbühlel, Schwaz kaj Kufstein.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La naskiĝloko de Singer estis ekde 1700 centro de kamparaj konstruistoj, masonistoj kaj stukistoj. De 1726 Singer havis firmaon en Schwaz kun la frato Hans Singer kiel kompaniano. Post ties morto en 1740 la filo Kassian Singer iĝis ĉefstukisto malfermonte en 1746 propran atelieron en Kitzbühlel: ĉi magazenon tenadis de 1759 Andreas Hueber.

Singer faris multajn barokigojn aŭ novkonstruojn de preĝejoj kaj sekularaj ejoj. Li evoluigis moderan tipon de baroka kirko taŭga por la kampara regiono kun kvarnavera longa navo kaj enenigita, duonronde finiĝanta ĥorejo. La internojn havas flankvolbajn volbojn kun simplaj vandpilastroj kaj stukitaj kapiteloj. Plejparte ne ekzistas parapeto ĉirkaŭanta. Tiel la kostoj povas draste reduktiĝi, al kio ankaŭ kontribuis diversaj aranĝoj kun pentristoj kaj aliaj aristoj. Inter la pentristaro kiun Singer pro diversaj kialoj preferis estis Johann Georg Höttinger kaj Christoph Anton Mayr el Schwaz.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

preĝejo Sanktaj Filipo kaj Jakobo, Oberndorf
ĉefpreĝejo en Kundl

Preĝejoj[redakti | redakti fonton]

  • Malnova Paroĥa kirko je Stans (barokigo), 1726
  • Paroĥa kirko je Schwaz (barokigo), 1728–1730
  • Anna-kapelo, Mittersill (barokigo), 1729
  • Paroĥa kirko je Jenbach (barokigo), 1730–1735
  • Paroĥa kirko je Hollersbach im Pinzgau (alikonstruo), 1731 (1893 forigo kaj nova novkonstruo)
  • Rerobichl-kapelo, Oberndorf in Tirol, 1732
  • Paroĥa kirko je Oberndorf in Tirol (novkonstruo), 1733/1734
  • Paroĥa kirko je Kirchbichl (novkonstruo), 1733–1735
  • Paroĥa kirko je Kundl (novkonstruo), 1734–1736
  • Franziskanerkirche Schwaz (barokigo), 1735
  • Paroĥa kirko je Westendorf (barokigo), 1735
  • Liebfrauenkirche Kitzbühel (barokigo), 1735–1738
  • Kapelle am Penningberg apud Hopfgarten im Brixental, 1736
  • Paroĥa kirko je Strass im Zillertal (plilongigo kaj barokigo), 1736/1737
  • Paroĥa kirko je Kirchberg in Tirol (barokigo), 1737
  • Paroĥa kirko je Wörgl (novkonstruo), ĉ.1740
  • Paroĥa kirko je Niederau (barokigo), ĉ.1740
  • Paroĥa kirko je Ellmau (novkonstruo), 1740–1746
  • Konventa preĝejo Fiecht (novkonstruo laŭ planoj de Kassian Singers), 1741–1750
  • Leonardo-kirko Leogang (novkonstruo), 1745
  • Paroĥa kirko je Angath (novkonstruo), 1746–1747
  • Paroĥa kirko je Münster (novkonstruo), 1747
  • Paroĥa kirko je Jochberg (novkonstruo), 1748–1750
  • Paroĥa kirko je Achenkirch (novkonstruo), 1748–1750
  • Paroĥa kirko je Pill (barokigo/eble)
  • Paroĥa kirko je Schlitters (barokigo/eble)

Civilaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

domo paroĥestra en Münster
  • Palaco Pfeiffersberg, Innsbruck (realigo, eble ankaŭ planado), post 1712
  • Vikaria domo (nun paroĥestrejo), Neukirchen am Großvenediger, 1732–1734
  • Trueferhaus, Schwaz (ali- aŭ novkonstruo), 1749
  • Paroĥestrejo Münster, ĉ. 1755/56[2]
  • Paroĥestrejo Eben am Achensee (nunNotburga-muzeo)
  • Ejo de la minista fratio de Kitzbühel
  • Kastelo Stumm (interna alikonstruo)
  • Minadaj domoj je Schwaz, Jenbach, Jochberg, kaj Litzlfelden bei Kirchdorf (ne konserviĝis)
  • Bierfarejo Voglsanger, St. Johann (Tirolo) (nekonservite)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Roswitha Preiß, Erich Egg: "Neues vom Barockbaumeister Jakob Singer (1685–1760) in Schwaz." Ĉe: Veröffentlichungen des Tiroler Landesmuseums Ferdinandeum, Band 74 (1994), p. 5–43 PDF

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bader, Wiesauer: "Trueferhaus", ĉe: Tiroler Kunstkataster 16533
  2. Drexel: "Tiroler Kunstkataster"