Preĝejo Sankta Leonardo (Leogang)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
katolika paroĥa kirko Sankta Leonardo, Leogang; la ĉeno ĉirkaŭanta la ejon estas atributo de la patrono

Preĝejo Sankta Leonardo (germane: Pfarrkirche St. Leonhard) estas romkatolika preĝejo centre de Leogang, Aŭstrujo.

Ĝia patrono estas Leonardo de Noblat.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio dokumenta estis en 1323. En 1745 fariĝis, laŭ la planoj de ĉefkonstruisto Jakob Singer, kompleta nova baroka ejo kun konservo de la gotika turo. Konsekro kirka venis en 1754 kaj promociiĝo paroĥa en 1858. Restaŭradlaboroj okazis en 1956 kaj 1973.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Ronda apsido malmulte enenigita apudas modestan longan novan sub ŝinda seltegemento kaŭn rondarkaj fenestroj. Norden oni alkonstruis sakristion, dume kontraŭe staras la gotika turo sesetaĝa kun ogivarkaj sonarkadoj kaj pintgabla spajro. La kirko havas ĉirkaŭkondukantan soklaron kiu ĉe-sakristie estas nur pentrita. Post 1750 oni pendigis feran katenon ekstere de la kirko; ĉe la seruro legeblas la jardato 1801. Inter la turo kaj la longa navo troviĝas kapelo, mariaapera lurda groto el la 20-a jarcento.

Ĥorejo altigita je tri ŝtupoj tuje apudas la kvarnaveran longan navon, kun duonronda finiĝo. La barelvolbo kun flankaj volbetoj kuŝas sur vandpilastroj kun sokloj kaj kapiteloj. La barokajn stukaĵojn kreis Kassian Singer, la plafonfreskojn Christoph Anton Mayr (1755): en la longa navo estas leonardaj biografiscenoj, altareje rakontoj el la Malnova Testamento kun eŭkaristia temaro, meze oni spektas la porpetotajn sanktulojn Leonardo kaj Egidio (kun Kristo-monogramo 1745). Ĉe la altareja arko montras kartoĉo la jardatojn 1323, 1745, 1956 kaj 1973. La okcidenta galerio estas duetaĝa.

Ekipaĵo[redakti | redakti fonton]

La ĉefaltaro estas verko de la ĉarpentisto Veit Häusl (1754) kun gracia bildo de Maria de la bona konsilo: ĝi estis transmetita ĉi-tien disde la maldekstra flanka altaro. La origina ĉefaltara verko kun bildigo de la Apartaj religiaj helpantoj troviĝas nuntempe en la katedralmuzeo salcburga. La orgenon konstruis Albert Mauracher (1886), dume sonorilon muldis Josef Erhart jam en la 1486-a jaro.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Die Kunstdenkmäler Österreichs. Dehio Salzburg 1986. Leogang, Pfarrkirche hl. Leogang, mit Grundrissdarstellung, Pfarrhof, p. 206–207.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

47.4387112.76094