Jakobo la 1-a (Skotlando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jakobo la 1-a de Skotlando

Jakobo la 1-a de Skotlando (angle: James I, skotgaele: Seumas I Stiùbhairt) estis reĝo de la skotoj ekde 1406 ĝis sia murdo en 1437. Tamen, li estis malliberigita de la angloj ekde 1406 ĝis 1423 kaj Roberto Stuarto, unua Duko de Albany anstataŭe regis kiel regento dum tiu periodo.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Jakobo Stuarto naskiĝis la 25-an de julio, 1394, en Dunfermline, Fife, Skotlando, filo de Roberto la 3-a kaj Annabella Drummond. Li havis du pli aĝajn fratojn, kiuj ambaŭ mortis tre june. La frato Davido, la reĝa heredonto, estis malliberigita de sia onklo, Roberto Stuarto, unua Duko de Albany kaj mortis, verŝajne laŭ volo de la duko.

Por sekurigi la junan reĝidon, kiu fariĝis heredonto post la morto de Davido, Roberto la 3-a sendis lin al Francio en 1406. Malfeliĉe, en la vojo, la princo estis kaptita de anglaj piratoj kiuj donis lin al la angla reĝo Henriko la 4-a.

En aprilo 1406, aĝante 11 jarojn, Jakobo reĝiĝis, sed ĉar li ankoraŭ estis malliberigita de la angloj, li ne jam estis kronita.

Mallibereco[redakti | redakti fonton]

Henriko la 4-a kaj poste Henriko la 5-a gardis la kaptitulon dum ĉirkaŭ dek ok jarojn, ĝis 1423

Unue, li estis malliberigita en la Turo de Londono. En 1407 li estis prenita al kastelo en Nottingham. Li estis bone edukita kaj studis filozofion, juron kaj muzikon. Li fariĝis tre atleta kaj eĉ verkis poezion.

Kiam Henriko la 5-a reĝiĝis en 1413, Jakobo revenis al Turo, sed baldaŭ estis prenita al Kastelo Windsor. Henriko estis iom konsiderema kaj Jakobo eĉ ĉeestis militan kampanjon en Francio. Henriko celis persvadi la skotojn, kiuj estis alianciĝintaj kun la francoj, forlasi ilian aliancon. Tio ne sukcesis, pro la malobeemeco de la skotoj, kaj Jakobo revenis al Anglio.

Kiam Henriko mortis en 1422, kaj post la morto en 1420 de la onklo kaj regento de Jakobo, Roberto Stuarto, la skotoj finfine grave komencis diskuton pri liberigo de Jakobo. La traktato estis subskribita en 1423 kaj Jakobo estis liberigita por elaĉeta mono. La sumo estis 60,000 markoj (aŭ 40,000 pundoj) kiun Skotlando devis pagi post reveno de Jakobo. Unu el la kondiĉoj estis ke Jakobo edziĝos kun angla virino, kaj li do edziĝis Joan Beaufort la 13-a februaro 1424: 10,000 markoj el la elaĉeta mono estis pagita kiel ŝia doto.

Reveno al Skotlando[redakti | redakti fonton]

Jakobo revenis al Skotlando en aprilo 1424 kaj estis kronita en majo 1424 ĉe Scone Abatejo, Perthshire, apud la Ŝtono de Scone.

Li decidis restarigi kaj eĉ ampleksi la gloron de la skotlanda reĝaro por egali al tiu de la angloj. Li komencis per senkapigo de kelkaj fortaj nobeloj, kiel la regento Murdoch (filo de la tiam-mortinta Roberto, Duko de Albany), pro perfido. Tiel, li rajtis preni la bienojn de tiuj kondamnituloj kaj povis uzi ilin por plibonigi sian pozicion.

Li fariĝis forta sed konstitucia reĝo kiu faris multajn reformojn. Ekzemple, li fondis la skotan Court of Session (supera juĝejo) kaj ampleksis la povon de la parlamento. Ĉefe, li celis malpliigi la povon de la nobeloj, kiuj estis fariĝinta tre forta dum la regenteco de Albany.

Ekde 1427, Jakobo ĉesis pagi la anglan elaĉetan monon (malgraŭ la daŭranta mallibereco de aliaj nobelaj skotoj). Li anstataŭ multe elspezis por konstruado kaj eksterlandaj luksaĵoj. Li multe impostis por subteni sian reĝan vivmanieron.

Tial, kaj ĉefe pro lia kontraŭ-nobela politiko, la reĝo multe malgajnis la fidelecon de siaj nobeloj kiuj komencis komploti kontraŭ li.

Familio[redakti | redakti fonton]

Li edziĝis kun Joan Beaufort la 13-a februaro 1424. Ŝi naskis du filojn kaj ses filinojn. La gereĝidoj estis:

  • Mary Stewart (?-1465)
  • Annabella Stewart
  • Margaret Stewart (1424-1445), kiu edziniĝis kun Ludoviko la 11-a de Francio.
  • Isabella Stewart (?-1494)
  • Eleanor Stewart (1427-1480)
  • Joan Stewart (ĉ. 1428-1486)
  • Ĝemeloj Jakobo la 2-a (1430-1460) kaj Aleksandro Stewart (1430-1430)

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La reĝo verkis du poemojn kiuj estis ankoraŭ konata:

  • The Kingis Quair (Pergameno de la reĝo)
  • Good Counsel (Bona konsilo)

The Kingis Quair estis unue publikita en The Poetical Remains of James the First (La poetemaj ceteraĵoj de Jakobo la 1-a), redaktita de William Tytler en 1783 [1].

Li eble ankaŭ verkis (sed tio ne certas) aliajn poemojn, ekzemple The Song of Absence, Peblis to the Play kaj Christis Kirk on the Greene.

Morto kaj posteuloj[redakti | redakti fonton]

En 1437, pro lia tiel nomata tiraneco, kelkaj nobeloj komplotis la murdon de la reĝo. Aparte komplotis Siro Robert Graham, Walter Stewart, grafo de Atholl, kaj Siro Robert Stewart. Ili atakis lin la 21-a februaro ĉe monaĥejo en Perth. Li provis eskapi per kloako, sed la atakantoj ĉasis lin kaj ponardis lin ĝis morto. Lia edzino kaj filo sukcesis eskapi al Kastelo de Stirling.

Li estis entombigita en Perth, kaj lia filo, Jakobo la 2-a sekvante reĝiĝis.

Lia edzino, Joan Beaufort, poste edziniĝis kun Siro James Stewart kaj mortis la 15-a julio 1445.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.1911encyclopedia.org/James_I_Of_Scotland