Jakovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jakovo, serbe Јаково, estas granda vilaĝo en Serbio, en distrikto Beogrado (sed geografie en Srem (regiono)), en municipo de Surĉin.

Loko de la municipo en Serbio

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Jakovo etendiĝas laŭ flankovojoj, sed ĉefvojo, fervojo, rivero Savo kun pontoj kaj Surĉin estas proksime. Surĉin troviĝas 6, Beogrado 24 km.

Mapo pri municipo Surĉin

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la ŝtonepoko kaj ferepoko. La unuaj konataj popoloj estis iliroj, keltoj kaj ĝermanoj. Ekde la 16-a jarcento la loko apartenis al Osmana Imperio (pli frue al Hungara reĝlando). Post la turka dominado la vilaĝo apartenis al Limgarda zono de Habsburgoj ekde 1739. Ĝis Traktato de Trianon aŭstria-hungara kontrolo okazis, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, fine al Serbio ĝi apartenis. Ekde la socialismo la loĝantaro daŭre pligrandiĝas. En 2002 loĝis en Jakovo 5665 serboj (95 %), 48 ciganoj, 40 jugoslavianoj, 24 slovakoj, 19 kroatoj kaj aliaj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]