Duoninsulo Jamalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jamala Duoninsulo)
Duoninsulo Jamalo
Situo de la duoninsulo Jamalo
Situo de la duoninsulo Jamalo
duoninsulo
Akvejo 1 Karaa Maro
Akvejo 2 Obogolfo

Geografia situo

70° 40′ 15,2″ N, 70° 8′ 12,2″ O (mapo)70.6708870.13672Koordinatoj: 70° 40′ 15,2″ N, 70° 8′ 12,2″ O (mapo)
Duoninsulo Jamalo (Rusio)
Duoninsulo Jamalo (Rusio)
DEC
Duoninsulo Jamalo
Duoninsulo Jamalo

Map

Areo 120 000 km²
Satelita foto
Satelita foto
vdr

La Duoninsulo Jamalo (ruse полуостров Ямал) estas duoninsulo en pleja nordo de Rusio, en la Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto de nordokcidenta Siberio, kiu formas la plej nordan parton de kontinenta Eŭrazio.

Ĝi etendas ĉirkaŭ 700 km kaj kuŝas inter la Karaa Maro, la Golfo Bajdarackaja okcidente, kaj la golfo de la estuaro de la rivero Obo oriente.

Fakte estas tri sinsekvaj duoninsuloj sude de la Karaa Maro, nome de okcidento orienten Duoninsulo Jamalo, Duoninsulo Gidano kaj Duoninsulo Tajmir.

La Duoninsulo Jamalo konsistas ĉefe el ĉiamfrosta grundo kaj estas geologie tre juna loko — kelkaj areoj estas malpli ol dek mil jarojn aĝaj. Ĉi tie troviĝas la tre grava Jamala naftogasa distrikto, kie ekzemple situas la Ĥarasaveja minejo.

Ĝi estas tradicia teritorio de boacoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Klimaton de la duoninsulo influas varmaj aermasoj, alvenantaj de la Atlantiko, kaj tiuj malvarmaj alvenantaj de la polusaj areoj. Tio kaŭzas grandan diferencon de temperaturoj kaj ventoj. Interpuŝiĝo de tiuj aermasoj kaŭzas grandan kvanton de precipitaĵoj, neĝaj buranojnen kaj glaciiĝo de ĉebordaj areoj.

La plej malvarmaj monatoj estas januaro, februaro kaj marto kun averaĝaj monataj temperaturoj -24 ĝis -26 °С, la plej varmaj estas julio kaj aŭgusto kun averaĝaj monataj temperaturoj +5 ĝis +6 °С. Por la meteostacio Tambejo averaĝa nombro de tagoj kun temperaturo sub 0 °С estas 258 tagoj. La plej alta temperaturo iam registrita estas 30 °С, la plej malalta -50 °С. Somero estas mallonga kaj malvarmeta, nokte temperaturo ofte falas sub 0 °С. La plej varma monato estas aŭgusto, kiam maksimuma aera temperaturo atingas +9 ĝis +11 °С.

Vintre dominas la sudaj kaj sud-orientaj ventoj, somere — la nordaj. La plej ventaa sezonoj estas aŭtuno kaj vintro. En tiuj periodoj estis registrita la maksimuma ventorapideco 110 km/hore. Somere ĝi povas atingi 70 km/hore, sed tio okazas unufoje je 50 jaroj. La maksimuma registrita ventorapideco super la Karaa maro estas 140 km/hore.

Neĝotavolo ĉe akvodislimoj estas malgranda (0,4 m), en malpli altaj partoj de reliefo superas 2-3 m. Daŭra neĝotavolo establiĝas en oktobro, degelo komenciĝas en junio.

Averaĝa kvanto de precipitaĵoj estas 320-350 mm jare. Plejparto de ili falas de junio ĝis septembro[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ямал СПГ: природно-климатические условия (ruse). LNGas.ru. Arkivita el la originalo je 2017-04-01. Alirita 2017-04-01.