Jamala naftogasa distrikto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jamala naftogasa distrikto

Tipo naftogasa distrikto
Landoj Rusio
Administraj unuoj Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto
Parto de la Okcidentsiberia naftogasa provinco
Inkludas la Maligina, Tambeja, Sejaĥa, Nurminsko-Ĥarasaveja, Novporta, Bajdaro-Juribeja naftogasaj sektoroj, la Kamenomisa gasohava kaj (supozeble) Sud-Jamala (Ŝĉuĉina) gasonaftohava zonoj
Areo 11 mil km²
Naftogasaj kompleksoj la albiano-cenomaniana, neokomo-aptiana, aĉimova, ĵurasia kun naftogasa kontaktozono
Naftogasaj minejoj la Bovanenkova, Ĥarasaveja, Kruzenŝterna, Novporta, Sud-Tambeja
vdr


La Jamala naftogasa distrikto estas naftogasa distrikto en Rusio, kiu troviĝas sur duoninsulo Jamalo en Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto. Ĝia areo surtere konsistigas proksimume 11 mil km². Ĝi estas parto de la Okcidentsiberia naftogasa provinco.

Naftogasa kapacito[redakti | redakti fonton]

La unua minejo en la distrikto estis la Novporta minejo, malkovrita en 1964. Poste estis trovitaj 25 diversgrandaj minejoj de la karbonhidratoj. Ili situas ene de la limoj de la Nurminska megamuro, Tambeja volbo kaj Maligina megamuro. Sur deklivoj, breĉoj kaj fleksejoj troviĝas ĉefe mezgrandaj minejoj, el kiuj 6 estas gasaj, 12 gasokondensataj kaj 2 naftogasokondensataj. Komence de 2002 la esploritaj kapacitoj konsistigis proksimume 10,5 trilionojn da kubaj metroj.

La distrikto havas aparte altan koncentriĝon de gaso: pli ol 90 % troviĝas en gigantaj kaj unikaj minejoj. La plej grandaj laŭ kapacito estas: la Bovanenkova, Kruzenŝterna, Ĥarasaveja, Sud-Tambeja minejoj kaj la plej granda laŭ geologia kapacito de nafto estas la Novporta minejo. Entute estas trovitaj 320 gaskuŝejoj, el kiuj la plej granda estas trovita en la horizontoj TP1-6 (aptiano de la frua kretaceo) en la Bovanenkova minejo (2,2 trilionoj da kubaj metroj).

La Ĥarasaveja, Kruzenŝterna kaj Sud-Tambeja minejoj daŭras en la kontinentbretaj zonoj de la Karaa maro kaj Oba golfo.

Kapoto[redakti | redakti fonton]

Dikeco de la platforma ĵurasio-kenozoika kapoto kreskas de sudo al nordo de 500 ĝis 6000 metroj. Specifa trajto de la distrikto estas grava kresko de la tuta sekco de frua kretaceo kaj ĵurasio, inkluzive de apero de la albiana argila kovrilo kaj disspeciĝo de la frumezĵurasia sekco en la centra kaj norda partoj per argilaj kovriloj je kelkaj naturaj rezervujoj.

Specifaĵoj de la distriktaj minejoj estas maksimuma en Okcidenta Siberio karbonenhavo de la sekco de malfrua haŭteriviano — aptiano kaj albiano-cenomaniano (pli ol 60 tavoloj de karbono, ĉiu dika 0,5 ĝis 12 metroj kaj sume dikaj 30 ĝis 70 kaj pli metroj).

Stratigrafio[redakti | redakti fonton]

Naftogasaj horizontoj okupas la sekcon de plafono de cenomaniano ĝis naftogasa kontaktozono kaj la «baza» paleozoiko.

Estas jenaj naftogasaj kompleksoj:

  • la albiano-cenomaniana;
  • la novkomo-aptiana;
  • la aĉimova;
  • la ĵurasia kun naftogasa kontaktozono.

La kompleksoj estas disigitaj pere de regionaj kaj zonaj argilo-siliciaj kovriloj.

De nordo al sudo sekvas: la Maligina, Tambeja, Sejaĥa, Nurminsko-Ĥarasaveja, Novporta, Bajdaro-Juribeja naftogasaj sektoroj kaj la Kamenomisa gasohava kaj (supozeble) Sud-Jamala (Ŝĉuĉina) gasonaftohava zonoj.

Laŭ nombro kaj komuna kapacito dominas gasaj kaj gasokondensataj amasiĝoj. La plej grandaj laŭ kapacito plurkuŝejaj minejoj estas ligitaj al la plej grandaj pozitivaj tektonikaj strukturoj. En la strukture mallevitaj zonoj troviĝas unu-, du-, trikuŝejaj mezaj kaj etaj minejoj.

Kaze de ĉeesto de fermitaj antiklinalaj strukturoj kun granda nombro de la volbaj strukturaj, strukturo-litologiaj aŭ alidevenaj kaptujoj, en la sekco formiĝas gasaj kaj gaskondensataj amasiĝejoj. Do en la spaco de grandaj lokaj strukturoj de la tegmento de cenomaniano ĝis la malfrua kaj meza horizontoj de la tjumena tavolaro kaj ĝiaj analogoj, la tuta sekco estas gasohava kaj ĉeesto de akvohavaj tavoloj estas klarigata sole per litologia aŭ tektonika nehermetikeco ĉefe en lokaj, zonaj kaj distriktaj kovriloj.

Specifa trajto de la distriktaj minejoj estas malalta enhavo de la likvaj karbonhidratoj en gaso. En la aptiano-albiano-cenomanianaj kuŝejoj de la Bovanenkova, Ĥarasaveja kaj aliaj minejoj en gaso estas 0,2-4,5 gramoj/m³ de stabila kondensato.

Drasta altiĝo de la kondensatenhavo (de 2,5 ĝis 60 gramoj/m³) en plejparto de la minejoj de la Nurminska megamuro okazas en la fruaj aptianaj horizontoj (TP8-10) kaj estas ligita al intervalo de la tavolaj temperaturoj 45 ĝis 50  °C. En la Nord-Jamala zono (la Maligina kaj grupo de la Tambejaj minejoj) ĉefaj gasohavaj horizontoj troviĝas pli profunde ol en la Nurminska zono kaj la tavolaj temperaturoj atingas 55-60 50  °C kaj pli, do drasta altiĝo de la kondensatenhavo registriĝas en la fruaj albianaj horizontoj. En la novkomaj kuŝejoj (horizontoj TP11-TP20 kaj BJa1-BJa18) la kondensatenhavo varias de 18 ĝis 212 gramoj/m³. Ĉe tio ĝia enhavo kreskas ĉe transiro de la supraj horizontoj (TP11-TP17) al tiuj malsupraj (BJa5-BJa18). La maksimuma kondensatenhavo (365,6 gramoj/m³) estas registrita en la Nord-Tambeja minejo (kuŝejo de la horizonto TP19-20).

En kuŝejoj de supraj horizontoj de la ĵurasiaj tavoloj enhavo de stabila kondensato varias de 43,4 ĝis 221,0 gramoj/m³. En la ĵurasia komplekso ĝi malkreskas de la supraj horizontoj al la malsupraj. Ekzemple en la Bovanenkova minejo ĝi konsistigas 221 gramoj/m³ en horizonto Ju2, 189 gramoj/m³ en Ju3 kaj 150 gramoj/m³ en Ju7.

En la supraj horizontoj de la sedimenta kapoto ĉe la nunaj temperaturoj ĝis 50-55  °C renkontiĝas kuŝejoj de la seka metana gaso kaj altdensaj naftenaj naftoj kun malalta enhavo de sulfuro, parafino, asfaltenoj, meza enhavo de silikoĝelaj rezinoj. En mezaj kaj malsupraj horizontoj de la sekco estas evoluigitaj metano-nafteno-aromaj naftoj de la meza kaj malalta denseco, preskaŭ tute sensulfuraj kaj senasfaltenaj, malmultrezina, altparafinaj.

Elminigado de gaso el novkomaj kuŝejoj egalas averaĝe al 200-300 mil m³/diurne. La ĵurasiaj gasohavaj horizontoj donas malpli altajn alfluojn de gaso — 50 ĝis 200 mil m³.

En kolektujoj de la malsupre-mezaj ĵurasiaj tavoloj, kiuj troviĝas en striktaj temperaturaj kondiĉoj kaj je granda profundo, ĉie estas ekstreme altaj likvopremoj kun ekstrem-koeficiento de tavolpremo pli ol 1,4-1,6 (ĝis 2,1 en la Ĥarasaveja minejo) kaj absolutaj datumoj je 44-54 MPa kaj pli je profundo 2800-3500 metroj.

En la albiano-cenomaniana komplekso kaj en la aptiana subkomplekso gaskuŝejoj estas masivo-tavolaj; la novkomaj kaj ĵurasiaj estas tavolaj volbaj, ofte litologie ekranitaj laŭ periferio.

Komencaj resursoj de libera gaso en 1993 estis taksitaj je 20,75 trilionoj da kubaj metroj: 6 en la albiano-cenomaniana komplekso, 11 en la novkomo-aptiana komplekso, 0,15 en tiu aĉimova, 3,6 en la ĵurasia. Pro malkresko de la eliminigado en la Nadimo-Puro-Taza naftogasa regiono, tiu ĉi distrikto estas konsiderata la ĉefa strategie grava gasa regiono de Rusio en la 21-a jarcento. Novaj amasiĝoj de libera gaso estas serĉataj ĉefe en kavoj kaj fleksejoj de la malsupraj stratigrafiaj horizontoj de la novkomo kaj ĉie en la malsupre-meza ĵurasiaj kolektotavoloj[1].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Скоробогатов, В. А.. [2004] Р. И. Вяхирев: Ямальская нефтегазоносная область // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 520–521. ISBN 5-85270-327-3.