Nadimo-Puro-Taza naftogasa regiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nadimo-Puro-Taza naftogasa regiono

Tipo naftogasa regiono
Landoj Rusio
Administraj unuoj Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto
Parto de la Okcidentsiberia naftogasa provinco
Inkludas la Nadimo-Pura, Puro-Taza kaj parte (en la suda parto de la regiono) la Mezoba, Vasjugana, Pajdugina naftogasaj distriktoj
Areo 360 mil km²
Naftogasaj kompleksoj la albiano-cenomaniana, neokomo-aptiana, ĵurasia
Ekspluatado ekde 1967
Naftogasaj minejoj la Urengoja, Jen-Jaĥa, Pescovoje, Jamburga, Transpolusa, Medveĵje, Nord-Urengoja, Komsomola, Sud-Rusa, Jetipura (gasminejoj)
la Rusa, Granda Urengoja, Nord-Komsomola, Sutormina, Taza (naftominejoj)
vdr


La Nadimo-Puro-Taza naftogasa regiono estas la naftogasa regiono, kiu situas en la interriverejo de la riveroj Nadimo, Puro kaj Tazo, en la suda kaj centra partoj de Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto (Rusio). Ĝia areo superas 360 mil km². Ĝi inkluzivas jenajn naftogasajn distriktojn de la Okcidentsiberia naftogasa provinco: la Nadimo-Pura, Puro-Taza kaj parte (en la suda parto de la regiono) la Mezoba, Vasjugana, Pajdugina.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La unua estis malkovrita Taza gasminejo (1962), kiu rilatas al cenomanianaj sedimentaĵoj de la supera kretaceo. La unua nafto estis elminigita en 1967 en la Gubkina minejo el la supraĵurasia horizonto Ju1. Ĝis 2003 en la regiono estis malkovritaj 150 hidrokarbonaj minejoj, inkluzive de 28 gasaj kaj gasokondensataj minejoj, 63 gasokondensato-naftaj, naftogasokondensataj kaj naftogasaj minejoj, ĉiuj aliaj estas naftominejoj.

Amasiĝoj de libera gaso estas trovitaj en 91 minejoj, tiuj de nafto — en pli ol 120 minejoj. Suma komenca geologia kapacito de libera gaso estas taksata je pli ol 37 trilionoj da kubaj metroj, tiuj de nafto — je 17,1 miliardoj da tunoj.

La plej grandaj amasiĝoj de gaso koncentriĝas en la malsuprekretaceaj rokaĵoj: la albiano-cenomaniana (24,7 trilionoj da kubaj metroj), neokoma (7,2) produktohavaj kompleksoj, la aĉimova tavolaro (berriasianoen — malsupra valanginiano; 2,9). En aliaj kretaceaj kompleksoj (turoniano-cenona, aptiano) kaj en la ĵurasiaj rokaĵoj estas malkovritaj gasaj kaj gasokondensataj kuŝejoj kun suma kapacito 2,2 trilionoj da kubaj metroj.

La plej grandaj minejoj laŭ la gasa kapacito estas: la Urengoja minejo kun la Jen-Jaĥa kaj Pescovoje minejoj (12,5 trilionoj da kubaj metroj), Jamburga minejo (7), Transpolusa minejo (3,6), Medveĵje minejo (2,3), Nord-Urengoja minejo (1,1), Komsomola minejo (0,8), Sud-Rusa minejo (0,8).

La plej grandaj amasiĝoj de nafto troviĝas en la Rusa minejo (1,5 miliardoj da tunoj), Granda Urengoja minejo (1,3), Nord-Komsomola minejo (1), Sutormina minejo (0,6), Taza (0,5) minejoj. Nafto preskaŭ samkvante distribuiĝas laŭ produktohava parto de la sekco ekde cenomaniano ĝis la meza ĵurasio (maksimumo estas en la neokoma komplekso — 8,5).

Dikeco de la sedimenta kapoto en la regiono kreskas de sudo al nordo, de 3,5 ĝis 8 km. Oni klasifikas jenajn tektonajn strukturojn: la Norda volbo, Medveĵij, Malsuprepura, Taza kaj Mesojaĥa megamuroj, Jamburga volboforma levaĵo, Ĥarampura kaj Jetipura muroj, kaj aliaj, ĉiuj dividitaj je enfaloj kaj fleksejoj.

Naftogasaj kompleksoj[redakti | redakti fonton]

En la regiono haveblas sekvaj naftogasaj kompleksoj.

La albiano-cenomaniana[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas la plej grava laŭ la kapacito. Ĝia planko kuŝas je profundeco 500-1200 metroj (ĉe la tavola temperaturo 15-32 C°) kaj la tegmento je 1200-2000 metroj (35-55 °C). Gaso laŭ la kapacito grave superas nafton. Naftogasaj kaj (malpli ofte) gasonaftaj kuŝejoj estas trovitaj en la Rusa, Nord-Komsomola, Taza, Okcidento-Mesojaĥa kaj Oriento-Mesojaĥa minejoj.

La neokomo-aptiana[redakti | redakti fonton]

Ĝi entenas malpli da gaso kaj nafto. Ĉi tie troviĝas diversaj tavolaj volbaj kaj nevolbaj, litologie, tektone kaj epigenetike ekranitaj hidrokarbonaj kuŝejoj. Tamen laŭ la nombro kaj kapacito dominas la tavolaj volbaj.

La ĵurasia[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi komplekso nafto dominas super gaso laŭ la nombro de kuŝejoj kaj suma kapacito.

Ekspluatado[redakti | redakti fonton]

De komenco de la 1970-aj ĝis 2001 en la minejoj de la regiono oni elminigis pli ol 10 trilionojn da kubaj metroj da gaso. El ili pli ol 9 estis elminigitaj el la cenomanianaj kuŝejoj, inkluzie de pli ol 4 el tiuj de la Urengoja minejo.

Komence de 2002 en la regiono funkciis 16 minejoj: la Urengoja, Jamburga, Medveĵje, Vingapura, Komsomola, Okcidento-Tarkosala, Nord-Urengoja, Gubkina, Jamsoveja, Jubilejnoje, Barsukova, Sud-Solenina, Nord-Solenina, Beregovoje, Transpolusa, Taza. Sume oni elminigis pli ol 480 milionojn da tunoj da nafto (el kiuj 113 el la Sutormina minejo). La plej grandaj cenomanianaj gaskuŝejoj (la Medveĵje, Urengoja kaj Jamburga) jam estas grave elĉerpitaj, do la elminigado el ili malkreskas kaj oni devas komenci ekspluatadon de la jam konataj neokomaj kuŝejoj kaj trovi la novajn. Oni prognozas malkovron de malgrandaj gaskuŝejoj, ĉefe en kavoj, fleksejoj, randoj kaj en la aĉimova tavolaro (en la norda parto de la regiono). Plej grandaj ankoraŭ nemalkovritaj hidrokarbonaj resursoj supozeble troviĝas en la ĵurasia naftogasa komplekso.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Скоробогатов, В. А.. [2004] Р. И. Вяхирев: Надым-Пур-Тазовский нефтегазоносный регион // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 257–259. ISBN 5-85270-327-3.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]