Transpolusa minejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Transpolusa
ruse Заполярное месторождение
Zapolyarnoye Field (Novy Urengoy).jpg
Situo: Jamalo-Neneca aŭtonoma distrikto (Tjumena provinco, Rusio)
Geografia situo 66° 43′ 0″ N, 78° 47′ 0″ O (mapo)66.71666666666778.783333333333Koordinatoj: 66° 43′ 0″ N, 78° 47′ 0″ O (mapo)
Tipo: naftogasokondensata minejo
Parto de: Okcidentsiberia naftogasa provinco
Malkovro: 1965
Ekspluatado: ekde 2001
Statuso: ekspluatata
Kapacito: 3532,4 miliardoj da kubaj metroj (2002)
Elminigado suma: 8,2 miliardoj da kubaj metroj (2002)
Ekspluatanto: Gazprom dobiĉa Jamburgo
Information icon.svg
vdr

Transpolusa minejo aŭ laŭlitere Zapolarnoje minejo estas la unika laŭ kapacito naftogasokondensata minejo kiu situas en Jamalo-Neneca aŭtonoma distrikto (Tjumena provinco, Rusio), 60 km sud-oriente de vilaĝo Tazovskij kaj estas parto de la Okcidentsiberia naftogasa provinco. Ĝi estis malkovrita en 1965 kaj ekspluatata ekde 2001.

Geologio[redakti | redakti fonton]

La minejo estas ligita al la samnoma levaĵo, kiu ligiĝas al la nord-okcidenta parto de la Tazovska volbo de la Okcidentsiberia plato. La minejon formas sedimentaĵoj de ĵurasio, kretaceo, paleogeno. La kristala fundamento kuŝas je la fundo 4000 ĝis 4500 m. Laŭ tegmento de cenomanianaj sedimentaĵoj de supra kretaceo ĝi estas nekruta braĥiantiklinalo etendita submeridiane, granda je 50 x 30 km, amplitudo 232 m.

La industrie grava gasokapacito estas ligita al sedimentaĵoj de turoniano kaj cenomaniano de supra kaj hauteriviana kaj baremiana ŝtupoj de malsupra kretaceo. La ĉefa gaskapacito ligiĝas al la cenomanianaj sedimentaĵoj. La industrie grava horizonto kuŝas je la fundo 1130 ĝis 1330 m kaj konsistas ĉefe el grejsoj kaj aleŭrolitoj kun maloftaj tavoletoj de argiloj. Sableco de la rokaĵoj de la sekco kreskas de nordo al sudo kaj de okcidento al oriento. La kolektujoj malsamas laŭ konsisto. Efika dikeco estas 64,4 m, poreco 33,2%, penetrebleco 1-5 mkm². La kuŝejo estas tavolo-masiva, akvoflosa, granda je 47 x 29 km. La gasohava etaĝo estas 224 m. Gasakva kontakto kliniĝas nord-orienten. Elminigado de gaso en 2002 atingis 0,9-6,9 milionoj da kubaj metroj diurne. La komenca tavolpremo estas 13,03 MPa.

La turoniana produktohava horizonto kuŝas 70-100 m pli alte ol la cenomaniana kaj konsistas el grejso-aleŭrolitaj kaj argilaj rokaĵoj. Ĝia gasosaturita dikeco estas 7,1 m, poreco 20%, komenca tavolpremo 12,36 MPa. La kuŝejo estas tavola volba, granda je 38 x 20 km, alteco 184 m.

La tergaso de la cenomaniana kaj turoniana horizontoj estas seka. Ĝia konsisto: metano 98,80%, pezaj homologoj de metano 0,08%, karbondioksido 0,12%.

En sedimentaĵoj de malsupra kretaceo je la fundo 2477 ĝis 3282 m estas trovitaj gasokondensataj kuŝejoj en la tavoloj BT2-3 kaj BT11-2, la naftogasokondensataj kuŝejoj en la tavoloj BT6-8 kaj BT10, BT11-1. La produktohavaj tavoloj estas formitaj de grejsoj kaj aleŭrolitoj kun tavoletoj de argilitoj. La kuna dikeco de la tavoloj estas 14-60 m, la efika dikeco 4,8 ĝis 46 m, poreco 14-17%, la komenca tavolpremo 24,7-33 MPa, gasosatureco 0,67-0,72. Gasonafta kaj akvonafta kontaktoj estas registritaj je absolutaj markoj -3150 ĝis -3265 m. Konsisto de la gaso: metano 87,2-88,0%, homologoj de metano 11,77-11,93%, karbondioksido 0,06-0,22%, azoto 0,3-0,67%, enhavo de kondensato en la gaso 172,3-197,0 gr/m³.

En 2002 la komenca gaskapacito estis taksita je 3532,4 miliardoj da kubaj metroj, suma elminigado atingis 8,2 miliardoj da kubaj metroj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Старосельский, В. И.. [2004] Р. И. Вяхирев: Заполярное месторождение // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 170. ISBN 5-85270-327-3.