Urengoja minejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urengoja minejo
ruse Уренгойское месторождение
gasminejo
Situo: Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto (Tjumena provinco, Rusio)
Geografia situo 66° 6′ 0″ N, 76° 54′ 0″ O (mapo)66.176.9Koordinatoj: 66° 6′ 0″ N, 76° 54′ 0″ O (mapo)
Urengoja minejo (Aŭtonoma distrikto de la Jamalo-Nenecoj)
Urengoja minejo (Aŭtonoma distrikto de la Jamalo-Nenecoj)
DEC
Urengoja minejo
Urengoja minejo
Urengoja minejo (Rusio)
Urengoja minejo (Rusio)
DEC
Urengoja minejo
Urengoja minejo
Tipo: naftogasokondensata minejo
Parto de: Okcidentsiberia naftogasa provinco
Malkovro: 1966
Ekspluatado: ekde 1978
Statuso: ekspluatata
Kapacito: 6022 miliardoj da kubaj metroj (2002)
Elminigado suma: 4790,1 miliardoj da kubaj metroj (2002)
Ekspluatanto: Gazprom dobiĉa Urengoj
vdr

Urengoja minejo (ruse Уренгойское месторождение) estas la unika laŭ grandeco naftogasokondensata minejo kiu situas en Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto (Tjumena provinco, Rusio), 60 km sud-okcidente de la vilaĝo Urengojo kaj estas parto de la Okcidentsiberia naftogasa provinco. Ĝi estis malkovrita en 1966 kaj ekspluatata ekde 1978.

Geologio[redakti | redakti fonton]

La minejo estas ligita al la Malsuprepura megamuro de la Okcidentsiberia plato. Laŭ tegmento de la cenomanianaj sedimentaĵoj de la supra kretaceo ĝi estas preskaŭ ebena simetria granda antiklinala faldo kun kvar kupoloj: la Urengoja (amplitudo 235 m), Jen-Jaĥa (proksimume 100 m), Okcident-Pescova, Pescova (pli ol 60 m). Longeco de la faldo estas pli ol 200 km, larĝo 15–40 km. Areo de la Granda Urengojo inkluzivas ankaŭ la cenomanianan gaskuŝejon de Nord-Urengoja minejo. En la malsuprekretacea komplekso ene de la Urengoja muro troviĝas la norda kaj suda kupoloj, kaj la centra alta zono kun la norda kaj suda pintoj.

En la sedimentaĵoj de cenomaniano, albiano, aptiano, hauteriviano, valanginiano, aĉimova tavolaro (beriasiano-valanginiano) de la malsupra kretaceo kaj supra ĵurasio estas trovitaj gasaj, gasokondensataj kaj naftogasokondensataj kuŝejoj. En la sedimentaĵoj de la meza kaj malsupra ĵurasio estas trovitaj naftokuŝejoj. La ĉefa gaskapacito estas ligita al la cenomaniana horizonto (alternaj grejso-aleŭrolitaj kaj argilaj tavoloj dikaj ĝis 218 m). La kuŝejo estas volba, masiva, sub ĝi kuŝas la planduma akvo. Kiel kovrilo servas argilaj rokaĵoj de la turoniano-daniano (supra kretaceo — paleoceno) kaj paleoceno, kune dikaj ĝis 670 m. Kiel kolektujoj servas grejsoj, sabloj kaj aleŭrolitoj dikaj 3 ĝis 152 m. Gasohava tavolo estas dika je: en la Urengoja areo 32,5–116,4 m, Jen-Jaĥa 18–54,4 m, Pescova 22,3 m, Okcidenta-Pescova 16,9 m. Poreco de la kolektujoj 28–32,5%, penetrebleco 0,95–1,75 mkm². La gasakva kontakto estas registrita je absoluta marko –1193 m en la norda kaj –1188 m en la suda partoj de la kuŝejo. La komenca tavolpremo estas 12,1 MPa, tavola temperaturo 31 ⁰C. Konsisto de la gaso: metano 98,26%, etano 0,15%, propano 0,04%, azoto 1,24%, karbonduoksido 0,31%. Oni elminigis en 2002 po 350–900 mil km² da gaso diurne. Ĝis 2002 oni elminigis 56% gaso el la komencaj 7,6 trilionoj da kubaj metroj.

En la sedimentaĵoj de la aĉimova tavolaro kaj ĵurasio estas malkovritaj 29 produktohavaj horizontoj (alterne grejsoj, aleŭrolitoj, argilitoj), kune dikaj (malsupra kretaceo) 1,6–102,8 m, la efika dikeco 1,6–69,2 m. Argilaj intertavoloj dikas 2–45 m. Iuj produktohavaj horizontoj havas naftomarĝenojn kun komplika strukturo kaj eta dikeco. Tavoloj kuŝas je la fundo 1 7483 379 m, tavolpremo 10,2–39,4 MPa. Oni elminigis po 72–910 mil km² da gaso diurne.

Konsisto de la gaso: metano 90–94,5%, pezaj homologoj de metano 3,5–7%, nehidrokarbonaj komponantoj malpli 1%. Enhavo de la gasokondensato 57–324 gramoj/m³. Konsisto de la nafto: sulfuro 0,01–0,05%, rezinoj 0,88%, parafinoj 0,65–2,87%, naftodenso 759–799 kg/m³.

La naftogasokondensataj kuŝejoj de la aĉimova tavolaro estis malkovritaj en 1976. La efika gasohava dikeco estas 14,4–23,4 m, poreco 16%. Konsisto de la tavola gaso: metano 82,9%, etano 6,93%, propano 2,7%, butano 1,67%, pentano 4,88%, azoto 0,39%, karbonduoksido 0,47%. Eventuala enhavo de la kondensato estas 295–452 gramoj/m³. Industrie gravaj elpumpoj de gaso el la sedimentaĵoj de la supra ĵurasio estis ricevitaj el iuj putoj je la fundo 3 6403 953 m. En la sedimentaĵoj de la meza kaj malsupra ĵurasio je la fundo 3 8563 925 m estis malkovritaj naftokuŝejoj.

En 2002 la gaskapacito estis taksita je 6 022 miliardoj da kubaj metroj kaj la gaselminigado sumis je 4 790,1 miliardoj da kubaj metroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Старосельский, В. И.. [2004] Р. И. Вяхирев: Уренгойское месторождение // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 461. ISBN 5-85270-327-3.