Saltu al enhavo

Sud-Rusa minejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sud-Rusa minejo
ruse Южно-Русское месторождение
gasminejo • naftokampo • Gasokondensata minejo
Situo: Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto (Tjumena provinco, Rusio)
Geografia situo 65° 56′ 16″ N, 80° 15′ 22″ O (mapo)65.93777777777880.256111111111Koordinatoj: 65° 56′ 16″ N, 80° 15′ 22″ O (mapo)
Sud-Rusa minejo (Aŭtonoma distrikto de la Jamalo-Nenecoj)
Sud-Rusa minejo (Aŭtonoma distrikto de la Jamalo-Nenecoj)
DEC
Sud-Rusa minejo (Rusio)
Sud-Rusa minejo (Rusio)
DEC
Tipo: naftogasa minejo
Parto de: Okcidentsiberia naftogasa provinco
Malkovro: 1969
Ekspluatado: ekde 2007
Statuso: ekspluatata
Kapacito: 686,8 miliardoj da kubaj metroj (2002)
Ekspluatanto: Severneftegazprom
vdr

Sud-Rusa minejo estas la naftogasa minejo kiu situas en Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto (Tjumena provinco, Rusio), 140 km sud-oriente de la vilaĝo Tazovskij kaj estas parto de la Okcidentsiberia naftogasa provinco. Ĝi estis malkovrita en 1969 kaj ekspluatata ekde 2007.

La minejo estas ligita al levaĵoj, kiuj troviĝas ĉe Sud-Rusa muro de Ĉasela megamuro. Sud-Rusa muro laŭ tegmento de la cenomanianaj sedimentaĵoj de supra kretaceo estas la ebena granda antiklinala falto, grandeco 62 x 15 km, amplitudo 100 m.

Tergaso haveblas en la turonianaj kaj cenomanianaj sedimentaĵoj de supra kretaceo kaj de albiano-aptiano de malsupra kretaceo. Je la fundo de 788-2064 m estas trovitaj 19 kuŝejoj. La turonianaj sedimentaĵoj (tavoloj T1, T2) kuŝas je la fundo 788-899 m, efika gasohava dikeco 6-9,9 m, poreco 27-29%, gasosatureco 0,52-0,55, la komenca tavolpremo 9,9-11,5 MPa.

La ĉefa gaskapacito (proksimume 90%) koncentriĝis en la grejso-aleŭrolitaj sedimentaĵoj de cenomaniano (tavolo PK1), malkovritaj je la fundo 860-950 m, efika dikeco 33 m, poreco 32,6%, gasosatureco 0,82, la komenca tavolpremo 9,3 MPa.

En la albiano-aptianaj sedimentaĵoj je la fundo 1390-2064 m estas malkovritaj 10 produktohavaj tavoloj: PK12, PK16, PK17, PK18, PK19, PK20-21, PK21-22, PK24, AT0, AT1.

Kuŝejoj estas masivaj, akvoflosaj. Elminigado de gaso varias de 39,1 ĝis 325,6 mil m ³ diurne, tiu de nafto 5,2 ĝis 6 mil m ³ diurne. Tavolpremo estas 13,3-18,9 MPa, poreco de la kolektujoj 17-26,5%, gasohava dikeco 1,4-5 m. Gasakva kontakto estas registrita je la absoluta marko de -1256 ĝis -2000 m.

En 2002 la komenca gaskapacito estis taksita je 686,8 miliardoj da kubaj metroj.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Старосельский, В. И.. [2004] Р. И. Вяхирев: Южно-Русское месторождение // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 518. ISBN 5-85270-327-3.