James George Scott

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James George Scott
J.G. Scott, brita ĵurnalisto kaj kolonia administranto; la unua persono maldekstre supre de la foto
J.G. Scott, brita ĵurnalisto kaj kolonia administranto; la unua persono maldekstre supre de la foto
Persona informo
Aliaj nomoj Shway Yoe
Naskiĝo 25-an de decembro 1851 (1851-12-25)
en Dairsie
Morto 4-an de aprilo 1935 (1935-04-04) (83-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Familio
Edz(in)o Geraldine Mitton
Okupo
Okupo diplomatoĵurnalistofotisto • Clerical Officer • Indian Civil Service
vdr

Siro James George SCOTT (pseŭdonimo: Shway Yoe; naskiĝinta la 25-an de decembro 1851 en Dairsie/Fife-provinco, mortinta la 4-an de aprilo 1935) estis skota ĵurnalisto, pedagogo kaj kolonia administranto kiu ne nur helpis establi la britan kolonian regon en Birmo sed krome enkondukis piedpilkadon en Birmo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis la dua filo de presbiterkristana pastro. Lia pli aĝa frato estis Robert Forsyth Scott, kiu karieris ĉe St John's College (Kembriĝo). Ambaŭ fratoj estis edukitaj en Stutgarto, tiam la ĉefurbo de Virtembergo.

Li unue laboris kiel ĵurnalisto. Por London Evening Standard li skribis pri la leĝrompo en kunteksto kun la murdo de J. W. W. Birch, en Perak, en 1875. Li tiam raportis de Birmo, kutime el Rangoon sed ankaŭ vojaĝanta al Mandalay por la London Daily News kaj St James's Gazette. Li restis en Birmo ĝis 1882, kaj dum la plej granda parto de tiu periodo estis bazlerneja instruisto (nelonge portempa lernejestro) ĉe Kolegio Sankta Johano en Rangoon. Lia plej fama libro The Burman: his life and notions estis publikigitaj tiam sub pseŭdonimo kiu mistifikis la londonanojn sed havis nenion sekretan al la homoj en Rangoon.

En 1884 Scott estis denove plentempa ĵurnalisto, raportante ree por Evening Standard pri la franca invado de Tonkino. Tiutempe li komencis sian kolektadon de manuskriptoj, dokumentoj kaj efemeraĵo kiuj poste iĝis la grava Scott-kolekto en la kembriĝa universitata biblioteko. Ĉe la brita aneksado de Supra Birmo li estis invitita aniĝi al la Komisiono birma, la nukleo de la kolonia ŝtatservo; li revenis al Birmo en 1886 kaj deĵoris komence en Mandalay, Mejktila kaj Hlaingdet. Li estis policeja vicĉefo en Birmo, kaj estis nobeligita (Knight Commander of the Order of the Indian Empire/KCIE) en novembro 1901.

En la libro The Trouser People: a Story of Burma in the Shadow of the Empire Andrew Marshall rakontas la aventurojn de Scott dum la establo de brita regado en la Shan Ŝtatoj; tie la administracia komando estis unue ĉe Fort Stedman sed baldaŭ moviĝis al Taunggyi.

Lia kolekto de manuskriptoj kaj dokumentoj donitis fare de la vidvino de lia frato al la kembriĝanoj en 1934 kaj, longan tempon pli malfrue tiuj aferoj estis katalogitaj fare de Sao Saimong kaj Andrew Dalby. Liaj fotoj kaj kelkaj el liaj taglibroj estas ĉe India Office Library.

Bogyoke Market en Rangoon, origine nomita "Scott Market", tamen ne estis nomita laŭ James George Scott sed laŭ la municipa komisaro Gavin Scott, kiu estis komisaro de 1922 ĝis 1930.

Familio[redakti | redakti fonton]

Li estis geedzita tri fojojn. Lia tria edzino estis la verkinto Geraldine Mitton, kiu postvivis lin kaj skribis biografion pri.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1882 The Burman: His Life and Notions (pseuxdonime)
    • New edition: New York: The Norton Library, 1963
  • 1885 France and Tongking
  • 1900-1901 Gazetteer of Upper Burma and the Shan States. 5 vols
  • 1906 Burma: a handbook of practical information
  • 1908 Cursed Luck
  • 1911 Wholly Without Morals: A Romance of Indo-Burman Life and Racing (under the pseudonym Shway Dinga)
  • 1924 Burma: from the earliest times to the present day
  • 1932 Burma and beyond

kun aliaj[redakti | redakti fonton]

  • 1913 In the Grip of the Wild Wa
  • 1922 The Green Moth
  • 1923 A Frontier Man
  • 1924 Under an Eastern Sky

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Charles Crosthwaite, The Pacification of Burma. London, 1912
  • Geraldine Mitton, Scott of the Shan Hills. London: John Murray, 1936.
  • Sao Saimong, The Shan States and the British Annexation. Cornell: Cornell University, 1969 (2nd ed.)
  • Andrew Dalby, "La collection Scott de Cambridge et l'imprimerie dans le Sud-Est asiatique" in Revue française de l'histoire du livre (April–June 1984).
  • Stephen Wheeler, History of the Delhi Coronation Durbar. Delhi, 1991
  • Andrew Dalby, "Sir George Scott, 1851-1935: explorer of Burma's eastern borders" in Explorers of South-East Asia ed. V.T. King (Kuala Lumpur: Oxford University Press/Penerbit Fajar Bakti, 1995) pp. 108–157. ISBN 967-65-3077-8
  • Andrew Marshall, The Trouser People: a Story of Burma in the Shadow of the Empire. London: Penguin; Washington: Counterpoint, 2002. (ISBN 1-58243-120-5)
  • B.R.Pearn, "A History of Rangoon". Rangoon: American Baptist Mission Press, 1939