Jan Jiří Grasel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Jiří Grasel
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aprilo 1790 (1790-04-04)
en Nové Syrovice
Morto 31-an de januaro 1818 (1818-01-31) (27-jaraĝa)
en Vieno
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo rabisto
vdr

Johann Georg Grasel (la 4-a de aprilo 1790, Nové Syrovice ĉe Moravské Budějovice[1] – la 31-a de januaro 1818, Vieno, ekzekutita), ĉeĥe ankaŭ Jan Jiří Grasel, estis rabisto kaj murdisto, kiu agadis en dislimejo de suda Bohemio, suda Moravio kaj Aŭstrio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Grasel devenis el familio de kadavroforigisto, kio estis tiam ĝenerale malestimata profesio. Pro kaŭzo de ĝenerala elmembrigo el kamparana socio la kadavroforigistoj renkontiĝis kun vagabondoj kaj ŝtelisto. Ili mem ofte helpis sin per ŝteloj. Grasel estis gvidita al rabema profesio jam de sia patro. Lia kuraĝo faris el li baldaŭ danĝeran krimulon kaj por lia kapto estis skribita rekompenco.

Por lia kapto proponis sin viro de nomo David Mayer, kiu helpe de eksa amantino de Grasel (Grasel havis sukceson ĉe virinoj) entrudiĝis en lian proksimecon kaj prponis, ke li helpos al li al fuĝo en Silezion. Grasel akceptis la proponon kaj li falis rekte en la preparitan muŝon de Mayer. Li estis kaptita en la jaro 1815. La juĝa proceso, en kiu li estis juĝata pro du murdoj kaj pli ol du cent raboj kaj ŝteloj, daŭris preskaŭ tri jaroj. Kiam li estis en la jaro 1818 ekzekutita en la viena placo kaj li ekvidis homamason, kiu venis por vidi lin, onidire li proklamis: "Jesuo, tiom da homoj." Tio devis esti liaj lastaj vortoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]