Saltu al enhavo

Jan Morris

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Morris
Persona informo
Jan Morris
Naskonomo James Humphry Morris
Naskiĝo 2-an de oktobro 1926 (1926-10-02)
en Clevedon
Morto 20-an de novembro 2020 (2020-11-20) (94-jaraĝa)
en Pwllheli
Lingvoj anglakimra vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Christ Church College
Christ Church Cathedral School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Elizabeth Morris (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Twm Morys (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo historiisto
aŭtoro
ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Historio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jan MORRIS, CBE, FRSL (naskiĝnomo James Morris; la 2an de oktobro 1926 - la 20an de novembro 2020) estis kimra historiisto kaj vojaĝverkisto [1][2]. Ŝi estas precipe konata pro la trilogio Pax Britannica (1968-1978), verkoj pri la historio de la Brita Imperio, kaj portretoj de grandurboj, precipe Oksfordo, Venecio, Triesto, Honkongo kaj Novjorko. Jan estas transgenra virino kaj eldonis sub la nomo James ĝis 1972, kiam ŝi transiris [3].

Post la milito, Morris skribis por la taggazeto The Times, kaj en 1953 ŝi estis ĝia korespondisto, akompanante la britan ekspedicion al Ĉomolungmo. Morris raportis la sukceson de Hillary kaj Tenzing en ĉifrita mesaĝo al la gazeto, kaj per feliĉa koincido la novaĵo estis publikigita dum la mateno de la kronado de Elizabeto la 2-a [4].

En 1956, Morris, raportanta de Kipro pri la Suez-Krizo por The Guardian, disponigis la unuan "nerefuteblan indicon" de kolizioj inter Francio kaj Israelo dum la invado de egipta teritorio intervjuante francajn aerarmepilotojn kiuj konfirmis ke ili agas en subteno de Israelaj trupoj [5].

Morris kontraŭbatalis la Militon de Malvinas [6].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Jan Morris, Paul Clements, University of Wales Press, 2008, p. 7
  2. The International Who's Who of Women 2002, 2001, ed. Elizabeth Sleeman, Taylor & Francis, p. 388
  3. Lea, Richard, "Jan Morris, historian, travel writer and trans pioneer, dies aged 94", 20 November 2020.
  4. Jan Morris: She sensed she was 'at the very end of things'. What a life it was … (22 November 2020). Alirita 23 November 2021.
  5. Rusbridger, Alan, "Alan Rusbridger on the Suez crisis", The Guardian, 2006-07-10. Kontrolita 2019-04-07. (angle)
  6. «Authors Take Sides on the Falklands (Review)», W. L. Webb, The Guardian Weekly, August 29th, (p.21).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]