Janette Anne Dimech

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Janette Anne Dimech
Bazaj informoj
Naskonomo Janette Anne Dimech
Alie nomata Janette
Naskiĝo 10-an de oktobro 1951 (1951-10-10) (72-jaraĝa)
en Londono
Deveno Barcelono
Hispanio Hispanio
Ĝenroj baladopop-muziko
Aktivaj jaroj 1968 1985 1989 - nuntempo
Retejo www.jeanette-rebelde.blogspot.com
Persona informo
Naskonomo Jeanette Ann Dimech
Aliaj nomoj Jeanette
Lingvoj hispanafrancaangla
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo kantisto • diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.jeanette-rebelde.blogspot.com/
vdr

Janette Anne DIMECH, (Londono, 10an de Oktobro 1951) arte konata kiel Jeanette, estas hispan-brita kantistino kiu ege famiĝis je la fino de la 1960-aj jaroj. Ŝi kantis ĉefe hispane, kaj publikigis 7 muzikalbumojn entute.

Ŝi kantis plurlingve, preskaŭ ĉiam hispane, de tempo al tempo angle, sed ankaŭ registris muzikstrangaĵojn en kaŝitaj muzikalbumoj, laŭkvante; france (Pourquoi tu vis), germane (Mein lieber Freund), portugale (Boa noite, amor), kaj japane (あまのじゃく).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dimech naskiĝis je la 10an de Oktobro de 1951 en Londono, de Belga-Konga patro, kaj Hispana patrino, el Kanariaj Insuloj.

Ŝia infanaĝo disvolviĝis ene de Usono, kaj kiam ŝi estis adoleskulo, ŝi fine transloĝiĝis al Hispanio, konservante iom da britia akĉento kiu akompanus ŝin dum sia tuta vivo.

Dum la jardeko 1960-1970 ŝi iĝis adeptino al popola muziko, influita muzike de Bob Dylan kaj Donovan.

Pic-Nic[redakti | redakti fonton]

Meze de la 1970-aj jaroj, ŝi konis muzikeman junularon kaj kreis kune kun ili, inter kiuj Toti Soler, muzikbandon Pic-Nic, kiu estis dungita de la diskoprodukta entrepreno Hispavox post aŭdado per loka radiostacio. Ili iĝis relative famaj post la publikigo de Cállate niña (Silentu, knabino), versio de fama hispana popolstila kanto.

Tamen, ekde ĝia kreado ĉeestis en la muzikbando malkonsento, ĉu registri ankaŭ anglalingvajn versiojn el iliaj kantoj aŭ ne, do la bando disiĝis finfine.

Palabras, promesas[redakti | redakti fonton]

Post ĉi ĉio, ŝi plu estis aktiva por Hispavox, sed kiel sola kantistino. Je ĉi tempo ŝi famiĝintis. Jeanette ekis sian muzikkarieron en Barcelono kiel sola kantistino per sia bone konata 'Soy Rebelde' (Mi ribelemas).

Por qué te vas[redakti | redakti fonton]

Ŝia plej bona sukceso, 'Por qué te vas' (Kial vi foriras) iĝis famega post la reĝisoro Carlos Saura uzis ĝin por sia filmo Cría Cuervos (Bredu korvojn), pli precize, unua en multaj Eŭropaj landoj, atingante la 4-an pozicion en Svislando, 13-an en Aŭstrio, aŭ 1-an en Germanio.

Corazón de Poeta[redakti | redakti fonton]

En 1981 ŝi registris sian plej sukcesan muzikalbumon, Corazón de poeta (Poeta koro), kiu enhavis famajn kantojn kiel Frente a frente (Vizaĝ-alvizaĝe), Ojos en el sol (Okuloj sub la suno) aŭ El Muchacho de los ojos tristes (La knabo kun la malĝojaj okuloj).