Saltu al enhavo

Japana poŝto

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Japana poŝto
日本郵政公社
negoco • kredita institucio • poŝta servo vd
Dum 1-a de aprilo 2003 - 1-a de oktobro 2007
Antaŭulo Postal Services Agency
Sekvanto Japan Post Group
Jura formo Specially designated public corporation
Sidejo Kasumigaseki
Lando Japanio
TTT Oficiala retejo
vdr

Japana Poŝto (japane 日本郵政公社, Nippon Yūsei Kōsha) estas publika japana entrepreno, kiu havas la monopolon por transporto de leteroj kaj grandan merkatparton de la pakaĵtransporto, banko- kaj asekurservoj.

La entrepreno estis fondita la 2-an de aprilo 2003 el la poŝtministerio (郵政省, yūseishō), departemento de la japana registaro. La fondo estis grava paŝo de la reformado de la tiama ĉefministro Koizumi Junichiro. La nuna (2005) prezidanto de la entrepreno estas Ikuta Masaharu, iama estro de Mitsui O.S.K. Lines Ltd.

La japana poŝto havas pli ol 400.000 dungitoj kaj administras ĉirkaŭ 24.700 poŝtoficejoj. Ĝi estas la plej granda dunganto en Japanio kaj dungas trionon de ĉiuj publikaj dungitoj. En kontoj de la poŝtbanko japanoj havas ŝparsumon de 224 bilionoj da enoj (ĉ. 1.7 bilionoj da eŭroj) kaj aldonaj 126 bilionoj da enoj (ĉ. 950 miliardoj da eŭroj) en formo de vivasekuroj.