Fuĵisaŭa Ĉikao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Japanujo kaj mondlingvo)

FUĴISAŬA Ĉikao (japane 藤沢親雄, en la Hepburn-transliterigo FUJISAWA Chikao, naskiĝis la 18-an de septembro 1893 en Tokio, mortis la 23-an de julio 1962) estis japana esperantisto. Laŭ la Enciklopedio de Esperanto li antaŭ 1934 estis membro de la Konstanta Sekretariejo de la Ligo de Nacioj en Ĝenevo kaj profesoro pri historio moderna de internacia politiko en la imperia Universtitato de Kjuŝuo. Kiam en 1934 publikiĝis la Enciklopedio de Esperanto, li laboris kiel publicisto kaj kiel sekretario de studejo de spirita kulturo en la nacia ministerio por edukado de Japanio. Li interalie laboris por plibonigi la kulturajn rilatojn inter Japanio kaj Ĉinio. Li fondis Japanan Esperanto-Instituton kun Ossaka Kenji kaj Erin Asai kaj grandan parton de sia vivo estis ties direktoro. Same multajn jarojn li estis membro de la Lingva Komitato, kaj elektiĝis honora membro de Hungarlanda Esperanto-Societo. Kun Edmond Privat li penis por ke la Ligo de Nacioj faru utilan rezolucion por Esperanto kaj sukcesis. Li ĉeestis la Universalajn Kongresojn de Esperanto en Hago (1920) kaj Prago (1921), kaj estis prezidanto de la Japanaj Esperanto-Kongresoj en Hukuoka en 1927 kaj Tokio en 1932. La Enciklopedio de Esperanto priskribas lin kiel flua Esperanto-oratoro kaj poligloto. Interalie li verkis la librojn "Japanujo kaj mondlingvo" en 1922 kaj "Pri historia evoluado de moderna Japanujo, kondukinta al la renovigo de imperiestra reĝimo en 1868" en 1926.