Jazzmobile
Jazzmobile | ||
---|---|---|
organizaĵo vd | ||
Dum | 1964 - nekonata/nuntempe | |
Jazzmobile estas usona ĵazo-organizo en Novjorko, kiun en 1964 fondis pianisto,ĵazverkisto kaj instruisto Billy Taylor. Jazzmobile organizis libere alireblajn eventojn, je kiuj ĝi prezentis ĵazmuzikistojn en kvin distriktoj de Novjorko, Vaŝingtono, Marilando, Virginio, Nov-Ĵerzejo kaj en la kantonoj Essex kaj Westchester samkiel en kelkaj urboj en la ŝtato Novjorkio. Je la liberaeraj koncertoj Jazzmobile prezentis kvin ĝis dek bandojn el la ĝenroj afriklatinida ĵazo kaj usonstila ĵazo.

Ekde ĝia ekzisto el inter la multaj koncertantaj muzikistoj elstaras John Coltrane, Dizzy Gillespie, Archie Shepp, Sun Ra, Cecil Taylor kaj Horace Silver. Krome en la kursoprogramo de Jazzmobile instruis i.a. Kenny Dorham, Joe Newman, Ernie Wilkins kaj Mary Lou Williams.