Ernie Wilkins

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernie Wilkins
Persona informo
Naskonomo Ernest Brooks Wilkins Jr
Naskiĝo 20-an de julio 1919 (1919-07-20)
en Sankta Luiso
Morto 5-an de junio 1999 (1999-06-05) (79-jaraĝa)
en Kopenhago
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo bandestrodirigento • saksofonisto • ĵazmuzikisto • komponisto
vdr

Ernest Brooks Wilkins la pli juna (naskiĝis la 20-an de julio 1919 en Sankta Luiso, Misurio, Usono[1]; mortis la 5-an de junio 1999 en Kopenhago, Danujo) estis usona saksofonisto, komponisto kaj bandestro de moderna ĵazo.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Wilkins ellernis infanaĝe la ludon de violono kaj piano, antaŭ ol li transiris al saksofono. Li studis muzikon ĉe Universitato Wilberforce en Ohio kaj muzikis dum la militservo en la mararmeo en bando sub Willie Smith. Siajn unuajn profesiajn dungitecojn li havis je la orkestro Jeter-Pillars kaj ĉe George Hudson, antaŭ ol li en 1948 aniĝis en la bando de Earl Hines.

En 1951 li fariĝis kune kun sia pli juna frato Jimmy Wilkins laŭ rekomendo de Clark Terry membro de la bando de Count Basie, por kiu li verkis kiel muzikaranĝisto kaj komponisto. I.a. li priverkis por ĝi One O'Clock Jump kaj Every Day I Have The Blues. En 1955 li foriris de Basie, por verki komponiste kaj saksofoniste en la bando de Dizzy Gillespie. En 1956 li laboris por Big Joe Turner (Boss of the Blues); ekde 1958 ĝis 1960 li laboris kun la bando de Harry James.

En la 1960-aj jaroj la kariero de Wilkins haltis pro drogoproblemoj. Fine de la 1960-aj jaroj li revenis en la muzikmondeton kiel muzika direktisto de la Big B-A-D Band de Clark Terry. En 1975 li komponis la ĥorsuiton Four Black Immortals, kiu estis prezentata en la Urbo-Halo kaj la Halo Avery Fisher en Novorko. Dum la malfruaj 1970-aj jaroj li koncertvojaĝis kun Clark Terry tra Eŭropo.

En 1980 Wilkins decidiĝis, komplete translokiĝi al Eŭropo kaj ekloĝis en Kopenhago. Tie li fondis la Ernie Wilkins' Almost Big Band, kun kiu li verkis kvar albumojn. Krom tio li verkis ankaŭ kun la bandego de la Dana Radio, kun kiu li en 1991 vojaĝis tra Britujo kaj verkis la albumon Suite for Jazz Band. Li muzikis ankaŭ kun muzikistoj Earl Hines, Sonny Rollins, Milt Jackson, Sarah Vaughn, Lena Horne kaj Quincy Jones. Post apopleksio li retiriĝis el la muziknegoco.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Naskiĝjaro laŭ Leonard Feather kaj Ira Gitler, The Biographical Encyclopedia of Jazz. Oksfordo/Novjorko, 1999, ISBN 978-0-19-532000-8 kaj laŭ la nekrologo en LA Times; diference al tio Ian Carr k.a. Jazz Rough Guide Stutgarto 1999; ISBN 3-476-01584-X, Reclams Jazzführer kaj la nekrologo en The Scotsman indikas 1922 kiel naskiĝjaron. The New Grove Dictionary of Jazz, 1988, 1994, Jörgensen, Wiedemann Jazzlexikon, Bertelsmann, Leonard Feather Encyclopedia of Jazz, 1960 indikas la 20-an de julio 1922.