Jean-André Deluc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean-André Deluc
Persona informo
Naskiĝo 8-an de februaro 1727 (1727-02-08)
en Ĝenevo
Morto 7-an de novembro 1817 (1817-11-07) (90-jaraĝa)
en Windsor
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Respubliko de ĜenevoSvislando vd
Familio
Patro Jacques-François Deluc vd
Gefratoj Guillaume-Antoine Deluc vd
Profesio
Okupo natursciencisto • meteologo • geologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jean-André DELUCde Luc[1] (8a de februaro 1727 – 7a de novembro 1817) estis svisa geologo, natura filozofo kaj meteologo. Li ankaŭ desegnis mezurinstrumentojn.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Kiel lernanto de Georges-Louis Le Sage, Jean-André Deluc ricevis bazan edukadon en matematiko kaj en natura filozofio. Li engaĝiĝis frue en negocoj, kio okupis grandan parton de siaj unuaj maturaj jaroj, kun la escepto de scienca esplorado en Alpoj. Kun la helpo de sia frato Guillaume-Antoine, li konstruis splendan kolekton de mineralogio kaj fosilioj.[2][3]

Deluc partoprenis ankaŭ en politiko. In 1768, sendita en ambasado al la duko de Choiseul en Parizon, li sukcesis akiri la amikecon de la duko. En 1770 li iĝis membro de la Konsilio de Ducentoj en Ĝenevo. Tri jarojn poste, la negocoj devigis lin lasi sian indiĝenan urbon; li revenis, por mallonge, nur unufoje. La ŝanĝo liberigis lin por la ne-sciencaj celoj; kun malmulta bedaŭro li translokiĝis al Granda Britio en 1773, kie li estis nomumita legisto por la reĝino Karloto, posteno kiun li tenis dum 44 jaroj kaj kiu havigis al li kaj plezuron kaj enspezon.

Spite siajn taskojn en la kortego, li povis fari kelkajn veturojn tra Svisio, Francio, Nederlando kaj Germanio. Komence de sia veturo tra Germanio (1798–1804), li estis distingita per honoriga profesoreco de filozofio kaj geologio en la Universitato de Gotingeno, kio helpis diplomatajn misiojn por la reĝo Georgo la 3-a. Reen en Brition, li entreprenis geologian veturon tra la lando (1804–1807).[4]

En 1773 Deluc iĝis membro de la Royal Society; li estis korespondanto de la Akademio de Sciencoj de Francio kaj membro de kelkaj aliaj akademiaj societoj. Li mortis en Windsor, Berkshire, Anglio, en 1817, post preskaŭ 70 jaroj de esplorado.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • "Account of a new hygrometer", Philosophical Transactions, 63/2, 1773, p. 404–460.
  • "Barometrical observations on the depth of the mines in the Hartz", Philosophical Transactions, 67/2, 1777, p. 401–550.
  • An essay on pyrometry and areometry and on physical measures in general, London, Nichols, 1778–79 (2 vols).
  • An elementary treatise on geology, p. PR1, en Google Books (1809); tradukita de Henry De La Fite (m. 1831).
  • Geological travels, London, 1810–11 (3 vol): Travels in the north of Europe (vol. 1); Travels in England (vol 2 & 3).
  • Experiments concerning the electric machine: showing the electric effects of frictions between bodies, London, 1811.
  • Geological travels in some parts of France, Switzerland, and Germany: vol. 1 (1813) (nos. 1–453), vol. 2 (1813) (n. 454–844), vol. 3 (1811) (n. 935–1417) en Google Books[5]
  • Letters on the physical theory of the earth, addressed to Professor Blumenbach, London, 1831 (Kun enkondukaj rimarkoj kaj ilustraĵoj de Henry De La Fite)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĉiam ĝenerale literumita "Deluc". En 1820, artikolo de Michaud pri Jean-André De Luc estas sub "Luc", dum la artikolo pri lia frato Guillaume-Antoine estas sub "Deluc". Michaud, Joseph-François; Michaud, Louis Gabriel. "Luc (Jean-André de)". Biographie universelle, ancienne et moderne, vol. 25. 1820
  2. René Sigrist, "Collecting nature's medals", en John Heilbron & René Sigrist (eld), Jean-André Deluc. Historian of Earth and Man, Geneva, Slatkine, 2011, p. 105-146.
  3. La kolekto poste venis al la manoj de lia nevo, same nomita Jean-André (1763–1847) kaj same verkisto pri geologio, kiu pligrandigis ĝin. Ĝi estas nun en la Naturhistoria Muzeo de Ĝenevo.
  4. Michaud
  5. Estas kelka konfuzo en la nombro de volumoj de Google Books (Aŭgusto 2013).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Deluc, Jean André". Encyclopædia Britannica. 7 (11th ed.). Cambridge University Press. pp. 975–976.
  • Harrison, William Jerome. "Deluc, Jean André" . Dictionary of National Biography. London: Smith, Elder & Co. 1885–1900.
  • Heilbron, John L.; Sigrist, René (ed.). Jean-André Deluc, historian of earth and man. Geneva: Slatkine 2011.
  • Michaud, Joseph-François; Michaud, Louis Gabriel. "Luc (Jean-André de)". Biographie universelle, ancienne et moderne, vol. 25. 1820
  • Sigrist, René. "Deluc, Jean-André". Dictionnaire historique de la Suisse.