Jean-Baptiste Clément

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean-Baptiste Clément
Persona informo
Naskiĝo 31-an de majo 1836 (1836-05-31)
en Boulogne-Billancourt, Seine,  Francio
Morto 23-an de februaro 1903 (1903-02-23) (66-jaraĝa)
en 10-a arondismento de Parizo, Seine,  Francio
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo chansonnier • poeto • verkistoĵurnalisto • komunardo
Verkoj Le Temps des cerises
La Semaine sanglante
vdr

Jean-Baptiste CLÉMENT, esperante Johano Baptisto KLEMENTO (naskiĝis 31-an de majo 1836 en Bulonjo-Biljankurto, mortis la 23-an de februaro 1903 en Parizo) estis kantisto kaj membro de la Pariza Komunumo konata ĉefe pro esti la aŭtoro de la kanto Le Temps des cerises (La tempo ĉeriza), kun muziko de Antoine Renard, kiu fariĝis ekde la fino de la 19-a jarcento simbolo por la laborista movado de la Komunumo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Clément estis poeto, socialisto, framasono, kuprolaboristo, ĵurnalisto kaj ekzilito en Belgio en 1867, kie li publikigis sian faman kanton. Poste li estis enkarcerigita ĝis la insurekcio de 1870. Membro de la Nacia milico, li partoprenis en la insurekcioj de oktobro 1870 kaj januaro 1871. Marte Clément estis elektita membro de la Konsilantaro de la Komunumo el la 18-a arondismento de Parizo. Li partoprenis en la administrado de la Komunumo ĉe diversaj postenoj. En la ĵurnalo Cri du peuple (esperante Popola krio) de Jules Vallès li protestis kontraŭ la fermo de kelkaj ĵurnaloj opoziciantaj la Komunumon. Li luktis ĉe la barikadoj dum la Sanga semajno kaj poste li verkis la kanton La Semaine Sanglante (esperante La Sanga Semajno) kiu denuncas la perfortan subpremadon kiun suferis la komunumanoj.

Clément ekziliĝis en Londono, kie li pludaŭrigis la lukton. Kondamnita je morto en 1874, li estis amnestiita en 1879. Li revenis al Parizo post la amnestio de 1880 kaj aktivulis en la socialisma partio de Jules Guesde. Kiam Clément estis enterigita ĉe la tombejo Père-Lachaise la 26-an februaro 1903, ĉirkaŭ 5 000 homoj ĉeestis la ceremonion.

Elprenaĵo el La Tempo ĉeriza[redakti | redakti fonton]

Se kantos ni pri la temp’ de l’ ĉeriz’
Kaj la najtingal’, kaj mokanta merl’
Festados sen fino…

…Sed mallongas tro la temp’ de l’ ĉeriz’,
Ja, kiam dum revo plukas duop’
Orelo-juvelojn…

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Tombo de J-B Clément en la Tombejo Père-Lachaise

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Bernard Noêl, Dictionnaire de la Commune (Flammarion, kolekto Champs, 1978).