Jean-François Cousineau
Jean-François Cousineau | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1958 en Niort |
Lingvoj | franca • Esperanto |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Jean-François COUSINEAU (naskita en 1958) estas franca esperantisto kaj socia laboristo, ekde 1984 vivanta kaj laboranta en Nico. Tie li ankaŭ en 1989 lernis Esperanton kaj samjare ekmembris kaj ekaktivis en la loka Esperanto-grupo, sekvajare ankaŭ en UEA. Daŭre li pluaktivas kiel esperantisto, ekde 1994 ankaŭ membras en la franca Landa Asocio Espéranto-France.
Internacie li aparte konatas kiel kuntradukisto de la furora bildstrio Asteriks ĉe la olimpiaj ludoj, esperantlingve publikigita en 1996, la kvina kaj ĝis nun lasta kolora libro el la serio pri la antikva gaŭlo Asteriks.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Jean-François pasigis siajn unuajn dek vivjarojn en Niort, poste kun la familio translokiĝis al la marborda banloko Biscarrosse. Tie kaj en la najbaraj loĝlokoj Parentis-en-Born kaj Labouheyre en la Arondismento Mont-de-Marsan li pasigis siajn mez- kaj altlernejajn jarojn, ĝis inter 1980 kaj 1984 li plenumis la unuajn kvar laborjarojn en Parizo kaj sekve translokiĝis al Nico. Tie li ekde 1984 laboras kiel administranto en la ĝenerala konsilejo de la departemento Marbordaj Alpoj ("departemento 06") en la servo pri protekto de infanoj kaj familioj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- biografiaj informoj de li en la retejo copains d'avant ("malnovaj amikoj") (france)
- Asteriks ĉe la Olimpiaj Ludoj (arkivigite laŭ stato de 2010, esperante)