Jean-François Regnard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean-François Regnard
Persona informo
Jean-François Regnard
Naskiĝo 7-an de februaro 1655 (1655-02-07)
en Parizo
Morto 4-an de septembro 1709 (1709-09-04) (54-jaraĝa)
en Dourdan
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo poeto • verkistodramaturgo • verkisto de vojaĝa literaturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jean-François REGNARD (naskiĝis la 7-an de februaro 1655, mortis la 4-an de septembro 1709), estis dramaturgo, naskiĝinta en Parizo, kiu estis fama krome pro vojaĝa taglibro en 1681.

Riĉa heredinto li dediĉis sin al veturado, kaj reveninte el Italio en 1678 kiam li estis nur 22jaraĝa, li estis kaptita fare de alĝeraj piratoj, vendita kiel sklavo en Alĝero kaj portita al Konstantinopolo, kie la franca konsulo pagis elaĉetan monon por lia liberigo.[1] Li plue veturis, sentima. Lia Voyage de Flandre et de Hollande, commencé le 26 avril 1681,[2] informanta pri lia veturado tra Nederlando, Danio kaj Svedio, kie li restis ĉe la kortegoj de Kristiano la 5-a kaj Karolo la 11-a kaj poste norden al Laplando, kaj revene tra Pollando, Hungario kaj Germanio al Francio, estas ofte studita de sociaj historiistoj.

Revene en Parizo kaj denove heredanto en 1693 el sia patrino, li dediĉis sin al la verkado de komedioj en verso por la Franca Komedio, 23 totale, el kiuj la plej bonkvalitaj estas Le Joueur ("La ludisto", 1696), Le Distrait (1697), Les Menechmes knj lia majstroverko, Le Légataire universel ("La ceterheredanto", 1706), iom post la maniero de Molière.[3] Li estis admirita de Boileau.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Preskaŭ same okazis al alia fama verkisto, nome Miguel de Cervantes unu jarcenton antaŭe. Ankaŭ li estis kaptita de alĝeranoj, vendita tie, preskaŭ sendita al Konstantinopolo kaj tuj elaĉetita.
  2. Tiuj informoj kaj ties resumoj estis ofte represitaj.
  3. John Gassner; Edward Quinn (9a de Majo 2002). The Reader's Encyclopedia of World Drama. Courier Dover Publications. pp. 295–. ISBN 978-0-486-42064-6. Alirita la 4an de Septembro 2018.