Nicolas Boileau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Boileau)
Nicolas Boileau
Franca verkisto
Nicolas Boileau, pentrita de Jean-Baptiste Santerre.
Vivo
Nomo:Nicolas Boileau
Plumnomo:Nicolas Boileau-Despréaux
Ofte nomata:Leĝdonanto de la Parnaso
Naskiĝis:la  1-an de novembro 1636(nun 1636-11-01) en Parizo
Mortis:la 13-an de marto 1711 en Parizo aĝante 74
Religio:Katoliko, Jansenisto
Lingvo:Franca
Aktivado:Poeto, aŭtoro kaj literatur-kritikisto
Skolo:Klasikismo
Influita de:Horacio kaj Juvenalo
Influis al:La tuta Franca literaturo
 Iugrade la Angla literaturo
 La Franca Akademio
Ĉefverkoj
L'Art poétique (Versarto) (1674)
Le Lutrin (La pupitro) (1672-1683))

Nicolas BOILEAU, alinomata Boileau-Despréaux (naskiĝis la 1-an de novembro 1636 ĉu en Crosne, aŭ en Parizo[2]; mortis la 13-an de marto 1711 en Parizo) estis franca poeto kaj verkisto. La aldona familia nomo Despréaux devenis de modesta posedaĵo en Crosne proksime al Villeneuve-Saint-Georges kaj servis plumnome por distingi lin de lia frato Gilles.

Historie, Boileau apartenas al la "Grandioza Jarcento" de la reĝado de Ludoviko la 14-a, kiam multnombraj francaj verkistoj distingiĝis per siaj libroj aŭ teatraĵoj (Molière, Racine, Jean de la Fontaine, kaj aliaj).

Boileau estas rigardata kiel la ĉefa teoriisto de poezia estetiko dum la 17-a jarcento. Li sukcese trudis al la Franca Akademio respekton de la plej bazaj reguloj pri franca gramatiko, kaj difinis la fundamentajn leĝojn de franca poezio. Do li estis siaepoke unu el la precipaj teoriuloj pri la estetiko klasika en literaturo, kio pli malfrue alportis al li la kromnomon législateur du Parnasse (leĝdonanto de la Parnaso).[3] Li estis unu el la precipaj protaganistoj de la tendaro Antikvuloj en la kverelo inter la Antikvuloj kaj la Modernuloj, kverelo literatura kaj arta, kiu agitis la Académie française fine de la 17-a jarcento. Lia tendaro oponis du kontraŭfluojn pri la konceptoj kulturaj.[4] Poeto, Boileau taskis al si difini la bonguston, klopodante fiksmeti klarmaniere kaj precize la leĝojn kaj la rimedojn de la poezio klasika. Tajlante modelon laŭ la grandaj poetoj de la antikva epoko, kiujn li defendis kaj admiris, li laboris kun persistemo kaj strebis ĉe tio eviti maljuston en siaj satiroj.

Malgraŭ la superrangeco de la filozofoj de la 18-a jarcento, Boileau hodiaŭ estas prenata kiel intelekta referenco pri justeco, solideco kaj bongusto, la arto konservi al ĉiu ĝenro sian propran koloron, la objektiveco en siaj verkoj kaj en siaj opinioj, la arto valorigi vortojn per ilia aranĝo, reliefigi detalojn, evoluigi sian temon, enkadri siajn gravajn pensojn en versoj harmoniaj sed ĉiam dominataj de rezonado.

Kleriĝa periodo[redakti | redakti fonton]

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Kiel la dekkvina infano de Gilles Boileau (duaedziĝe), aktisto ĉe la Granda Ĉambro de Parlamento de Parizo. Nicolas Boileau, jam ekde sia junaĝo, estis destinita al klerikala ofico.[Noto 1] Li havis du fratojn, ankaŭ iugrade famiĝintaj: Gilles Boileau, tradukinto de Epikteto, elektita en 1659 membro de la Académie française, kaj Jacques Boileau, kiu iĝis kanoniko de Sainte-Chapelle kaj grave kontribuis al eklezia historio.

Nicolas Boileau perdis sian patrinon jam infanete je aĝo de nur unu jaro kaj duono.[Noto 2] Jam de la komenco li estis infano kun tre malforta konstitucio, kiu devis esti operaciata dekunujaraĝe[5][6] pro vezikaj ŝtonetoj, operacio mallerte okazigita, kiu poste lasis lin impotenta.[Vidu 1]

Li komencis siajn studojn en la gimnazio de Harcourt. Ankoraŭ antaŭ la unuaŝtupa ordinacio li forlasis Harcourt kaj ŝanĝis al la gimnazio de Beauvais. Ambaŭ gimnazioj simpatiis kun la Jansenismo[Vidu 1], specifa tiama katolika doktrino. Jam antaŭe li rimarkigis sin pro sia pasio pri la legado de la grandaj poetoj de la antikvo. Tre forta trajto de Boileau estis lia malamo de stultaj libroj.[7]

Teologo kaj juristo[redakti | redakti fonton]

Pro tio, ke lia patro antaŭvidis por li vivon klerikalan,[Noto 1] li komencis la studadon de teologio ĉe Sorbonne, sed tiu ne estis kronata de sukceso kaj li ŝanĝis sian studfakon al juro.

Gajninte permeson ofici kiel juristo, li enposteniĝis kiel advokato en 1656. Tamen li rapide malentuziasmiĝis pri tiu metio. Partopreninte en mallonga proceso li forturnis sin kun abomeno, plendante amare pri la kvanto da ĉikanado, kiu sub la mantelo de justico abundas. Pro tio li rezignis pri sia laboro ĉe Kuĵas kaj Alciato, kaŭzante grandan skandalon al sia familio, speciale al sia bofrato, Dongois, aktisto, kiu ekde tiam verdiktis ke li sian tutan vivon estis nur stultulo.[Vidu 2]

Boileau, helpe de sia familio, starigis genealogion, verŝajne falsitan,[Vidu 2][6] kiu permesis al li uzi nobelan titolon, retrosekveblan ĝis la 15-a jarcento, al iu Jean Boileau, notario, nobeligita fare de reĝo Karlo la 5-a. Tiel Nicolas Boileau rajtis pri blazono, kun arĝentaj ĉevronlataj makzeloj kune kun tri oraj dentradoj. Malgraŭ ĉio ĉi, nenio pri lia deveno povas supozigi, ke li povis posedi aŭtentan nobeltitolon.

Heredanto[redakti | redakti fonton]

Tamen post, kvazaŭ spite al, siaj unuaj karieraj malsukcesoj Boileau ektrovis sin hereda beneficulo de la prioreco de Saint-Paterne, ofico dotita per rento de 800 pundoj, kiun li ricevis okaze de la morto de sia patro en 1657. Tiu rento permesis al li vivtenon modestan kaj li dediĉis sin komplete al literaturo. [8]

Pro tio, ke li jam delonge verkis versojn, li lasis sin enkonduki en artajn ciklojn helpe de sia pli aĝa frato Gilles, kiu same verkis (kaj kiu en 1669 nur 28-jaraĝa estis akceptata en la Académie française, tamen jam mortonte nur 38-jaraĝa.) Ĉi-medie li konatiĝis kun ĉiuj Parizaj aŭtoroj de sia epoko, do la epoko, kiun oni estis pli malfrue nomonta la komenco de la Franca klasiko. Li enplektis sin en la ĉi-cirklajn kverelojn kaj amikiĝis kun kelkaj ankoraŭ sukcesontaj verkistoj, kun la pli maljunaj Jean de La Fontaine kaj Molière, kaj, antaŭ ĉio, kun la nur iomete pli juna Jean Racine.

Satira periodo[redakti | redakti fonton]

La malmultaj fruaj poemoj de Boileau, kiuj konserviĝis, apenaŭ elmontris iun promeson pri lia evoluonta talentego. Lia unua grava verko estis Les Satires (La Satiroj) — (1660-1668), inspiritaj de tiuj de Horacio kaj de Juvenal. Liaj versformaj satiroj aperis en epoko, kie, malgraŭ la sukceso de Pierre Corneille kaj de Molière, Jean Chapelain estis ankoraŭ la precipa aŭtoritato pri literaturo. Ili atakis liajn samepokulojn, kiujn li taksis plene sen bongusto, kiel Jean Chapelain, abato Charles Cotin, Philippe Quinault aŭ eĉ Georges de Scudéry kaj ties kunverkanta fratino Madeleine de Scudéry (poste plej ofte nomata simple Fraŭlino de Scudéry). Kontraste, li estis admiranto de Molière kaj, pli malfrue, de La Fontaine kaj de Jean Racine.

La satiroj[redakti | redakti fonton]

Les satires

Les satires

Li debutis en 1661 sub sia alinomo por apartigi sin de sia frato Gilles kun versa satiraĵo tiom ŝerca, kiom moka. Tiu ĉi unua satiro estis imitaĵo de la tria satiro de Juvenal kaj enkorpigis adiaŭon fare de poeto al la urbo Parizo. Dum la sekvantaj sep jaroj venis liaplume ok pliaj satiroj. Temo de tiuj tekstoj estis, antaŭ ĉio, la mondo de la Parizaj salonoj, la intelektuloj kaj literaturistoj, kiuj vizitis ilin, kaj ties manioj kaj vantecaĵoj, kiujn li kun granda ĝuo pikprecize primokis. Ĉe tio li ne hezitis ankaŭ klarnome pilorii kelkajn literaturajn kontraŭulojn siajn. Nur Satiro VI, Les embarras de Paris (La malkonvenaĵoj de Parizo), 1664, kiu draste kaj humure priskribis la ĝenaĵojn de ĉiutaga vivo en tiama laŭtplena, malpura kaj tro enloĝita Parizo, havis iom pli realan temon. Pro siaj sukcesoj kiel recita artisto, kiu ĉe vesperaj societoj komprenis prezenti siajn tekstojn efekthave kaj ĉiam aktualiginte ilin, li rezignis dum longa tempo presigi la tekstojn. Kiam en 1666 ŝtelpresaĵo kun ses satiroj aperis, Boileau indignegis kaj deklaris la ŝtelitaĵojn neaŭtentaj.

Li antaŭlegis siajn unuajn satirojn en literatura salono ĉe la Hôtel de Rambouillet (Luksdomo de Rambouillet)[Vidu 3] kaj ekde tiu ĉi momento kreis al si malamikojn ne plu kuraceblajn, notindaj — Cassagne kaj abato Charles Cotan, kiuj lin kritikis. Tiu ĉi ekde tiam estiĝinta malamo elvokis ĉe Boileau ĝuste tiujn trajtojn, kiujn oni hodiaŭ memoras. Liaj malamikoj ektrovis sin tamen kontraŭaj al protektanto de Boileau, nome la duko de Montausier, kiu vizitis liajn recitaĵojn kaj konsideris sin la natura defendanto de la poetoj, kiuj tiam vizitadis la luksdomon.[9] La duko mem estis versinta la Guirlande de Julie (Girlando de Julie), kiu aludis al Julie d'Angennes, kiu unue post dek kvar jarojn daŭranta svatado iĝis dukino de Montausier.[Vidu 4]

La admirado de Boileau al Molière esprimiĝis en la stancoj adresataj al li (1663) kaj en Satiro II (1664). En 1664 li komponis sian prozaĵon Dialogue sur les héros de roman (Dialogo pri la herooj de romano), satiraĵo pri la komplikaj romantikaĵoj de la epoko, kiu, oni rajtus aserti, ĝisfunde senvalorigis la sentalentajn klopodaĵojn de Calprenèdea, Fraŭlino de Scudéry kaj kunuloj. Kvankam vaste legate manuskripte, ĝi libroforme ne publikiĝis ĝis 1713, onidire pro konsidero al Fraŭlino de Scudéry. Al tiuj ĉi fruaj tagoj apartenas la kunvenoj ĉe Mouton Blanc kaj Pomme du Pin, kie Boileau, Molière, Racine, Chapelle kaj Antoine Furetière renkontiĝis por diskuti literaturajn demandojn. Al Molière kaj Racine li pruvis sin konstanta amiko en multaj okazoj.

En 1666, nun instigite de jam dua aperinta senaŭtoritata eldono, li mem publikigis Satire du Sieur D ... (Satiro de Siro D...) enhavantan sep satirojn kaj la pecon Discours au roi, (Diskurso al la reĝo). La sep unuaj satiroj, nun oficiale aperintaj, rikoltis konsiderindan sukceson, kiu kreskigis eĉ pli la malamon sine de la nelertaj aŭtoroj kritikataj de la novalveninta poeto. Li rebatis per naŭa satiro, en kiu kuniĝis stila eleganteco kaj pika ŝercemo. Ĉiuj liaj satiroj estas fortege atakitaj de la abato Charles Cotan, ja mem verkisto, kiu riproĉis al li mankon de takto kaj diplomatio fronte al aliaj poetoj.

En 1668 aperis liaj oka kaj naŭa satiroj. Satiro VIII nomiĝas Sur l'homme (Pri la homo).

Sur l'homme — Pri la homo
Komenca fragmento
 

De tous les animaux qui s’élèvent dans l’air,
Qui marchent sur la terre, ou nagent dans la mer,
De Paris au Pérou, du Japon jusqu’à Rome,
Le plus sot animal, à mon avis, c’est l’homme.

El ĉiuj la bestoj flugantaj aere,
marŝantaj firmtere, naĝantaj rivere,
Parize, Perue, Nipone, en Romo,
Plej stulta, laŭ mi, estas certe la homo.

Nicolas Boileau

En tiu li per versoj 40-42 mokis la markizon de Courcillon:

Moi ! J’irais épouser une femme coquète !
J’irais, par ma constance, aux affronts endurci,
Me mettre au rang des saints qu’a célébrés Bussy ?

Edzinigos mi certe koketan virinon!
Ĉu poste incitojn obstine malcedi,
Bussy-celibrita sanktulo sin kredi?

Nicolas Boileau

Sed la markizinon same ne restis sen mokado, tamen flanke de alia ĉi-epoka verkisto.

Claude Julien Brossette, eldonisto de Nicolas Boileau komence de la 18-a jarcento[Vidu 5], citas malgrandan Livre d'heures (Horlibro) de grafo de Bussy-Rabutin: anstataŭ la bildoj, kiujn oni metis en la preĝolibron, estis etaj portretoj de kelkaj korteganoj kaj ties edzinoj, kiuj estis suspektataj pri flirtemo. ... Oni estas metinta sub ĉiu portreto mallongan diskurson en la formo de oracio aŭ preĝo adaptita al la bildigito. Tiu horlibro estas imitata de la Duko de la Feuillade, tamen nun nudiginte la portretojn de la precipaj flirtemulinoj de la kortego. En kanto aludante al la dua libro, la markizino de Courcillon nomiĝis Sainte Modeste (Sankta Damo Deca).

Sainte Modeste — Sankta Dam' Deca
 

Sainte Modeste
Prenait honnêtement
La main, le reste,
Le tout avec un gant.
Pour rien n’aurait voulu
Toucher un membre nu.
Cette beauté céleste fit si bien qu’on la crut
Sainte Modeste.

Sankta Dam' Deca,
ekprenis volante
la manon, la reston,
la tuton kungante.
Nenio ajn povus ŝin puŝi
ĝis nudan membreton ektuŝi.
Damo belega, tiom bonega, ni kredu ŝin
Sankta Dam' Deca.

Voltaire
(R. Peyrefitte, p. 200)

Aperis unu post la alia Satiroj dek ĝis dek du.

La dekdua satiro, Sur l'Équivoque (Pri ambigueco), estis malpermesata de Ludoviko la 14-a pro la interveno de Patro Le Tellier, la konfespastro de la reĝo, malgraŭ malaj streboj de la grafo de Noailles. Spite tion ĝi cirkulis, presite sekrete laŭ la ordono de la abato Boileau, kiu venĝis kontraŭ la Jezuitoj kaj samtempe venĝis pro sia frato. François-Marie Arouet (la estonta Voltero) havigis al si ekzempleron. Laŭ Roger Peyrefitte (Voltaire, p. 63), li ridetis pri la parto pri Sokrato — l'honneur de la profane Grèce, - Très équivoque ami du jeune Albiciade, (la honoro de la profana Grekio. Tre ambigua amiko de la juna Albiciado — kaj admiris la sekvantan verson, kiun li mem volus esti verkinta:

Satiro XII
Fragmento kiu plaĉis al Blaise Pascal
 

Quel lion, quel tigre, égale en cruauté
Une injuste fureur qu'anime la Piété?

Kia leono, kia tigro, samgrade kruelas
kiel tiu kolero maljusta, kiun Pio rivelas?

Nicolas Boileau

Matura periodo[redakti | redakti fonton]

En 1668, post Satiro IX (kiu unue en 1700 publikiĝis) strebis Boileau malhavigi al si la etikedon enfant terrible (infano terura) de la Pariza literaturistaro kaj transiris de agresemaj Satiroj al moralumantaj kaj filozofiumantaj Epistoloj. En la jaro 1674 liaj du majstraĵoj, L'Art poétique (Versarto) kaj Le Lutrin (La pupitro) publikiĝis kune kun kelkaj pli fruaj verkoj.

Epistoloj[redakti | redakti fonton]

Épîtres

Maljuniĝante, li verkis siajn Épîtres (Epistoloj), aperintajn de 1669 ĝis 1695, stile eble pli maturajn kaj serenajn.

Pri la sublimo[redakti | redakti fonton]

Traité du sublime

Ĉi-periode Boileau tradukis Περὶ ὕψους, Traité du sublime (Pri la sublimo), praverkon, kiun oni ĉiam kredis esti plume de Λογγίνος, (Loggínos), do Longinius, plumeco, pri kiu oni hodiaŭ dubas. Fakte li heredis tiun ĉi taskon. Nome lia frato Gilles estis mortinta en 1699, kaj jam de Gilles komencita traduko de tiu ĉi verko apartenis al la heredaĵo, kiun Nicolas ricevis. La verko publikiĝis en 1674.

Preskaŭ 20 jarojn pli malfrue, en 1693, Boileau aldonis al tiu ĉi verko specifajn kritikajn pritraktojn, kiuj precipe direktiĝis kontraŭ la teorio de Charles Perrault en la kverelo inter la Antikvuloj kaj la Modernuloj rilate al tio, kiu literatura stilo superu.

Versarto[redakti | redakti fonton]

L'Art poétique

En 1674 aperis la verko L'Art poétique, (Versarto). Imitante la Ars Poetica plume de Horacio, tiu starigis la kodon por ĉiu ajn estonta Franca versado, kaj tiel ebligis al la Franca lingvo enrangiĝi samnivele kun ĝia Latina pratipo.

En ĉi tiu verko, Boileau metis la fundamentojn de klasika arto en franca poezio, resumitaj jene:

  • Naturo devas gvidi arton; Sed ne la ekstera naturo, sed la homa naturo karakterizita per la eternaj sentoj de homo.
  • Por koni la homan naturon oni devas studi kaj imiti la verkistojn de la antikva mondo, kiuj perfekte esprimis ĝin.
  • La grava virto de la artisto estas kompreno, kiu devas regi la imagon, eraron kaj malbonan guston.
  • La menso devas esti gvidata de strikta disciplino kaj obeo al la verkistaj leĝoj, kiuj estas frukto de sperto kaj saĝo.
  • La poeto ne povas esprimi belon se li ne havas honestan animon, ĉar ĉio venas de la animo.

Boileau ne nur starigis la regulojn por poezia lingvaĵo, li diligente analizis la diversajn specojn de verskomponaĵoj kaj nomas la principojn specifajn al ĉiu ĝenro. Danke al Angla traduko de L'Art poétique, reviziita de John Dryden, kaj danke al la bonega imitaĵo de la verko per Essay on Criticism (Traktato pri Kritiko) plume de Alexander Pope, lia verko influis ne malmulte ankaŭ la Anglan literaturon.

El la kvar libroj de L'Art poétique, la unua kaj la lasta konsistas el ĝeneralaj instruoj, emfazantaj ĉefe la brilan regulon bon sens (prudento). La dua libro pritraktas la pastoralon, la elegion, la odon, la epigramon kaj la satiron kaj la tria pritraktas la tragedian kaj epopean poezion. Kvankam la starigitaj reguloj estas valoraj, ili tendencas tamen ĝeneti kaj iomete tro mekanikigi poezian verkadon. La verkiston Boileau mem, ne ĉiam ne erareman, oni ne povas taksi grandioza poeto. Li tamen liveris valoregan servon per sia detruado de la troigitaj renomoj de siaepokaj mezkvalituloj, kvankam li iam kaj iam misjuĝis.

Jen iomete acida spritaĵo pri la eblaj talento aŭ sentalento de homoj volantaj esti poetoj. Temas pri eltiraĵo el la dua strofo de Kanto I, el lia tre longa instrupoema satiraĵo L'Art poétique (Versarto).

L'Art poétique — Versarto
Fragmento el Kanto I, strofo 2
 

Ô vous donc qui, brûlant d’une ardeur périlleuse,
Courez du bel esprit la carrière épineuse,
N’allez pas sur des vers sans fruit vous consumer,
Ni prendre pour génie un amour de rimer.

Ho vi Muz-vokito kun ardo danĝera
Al voj' vin eklanĉas nun dorne sufera.
Nek lasu vin versojn senfrukte obsedi,
Nek emu rimemon genio miskredi.

1674, Nicolas Boileau
Estas interese, ke tiun tradicion verki instrupoemon pri versarto daŭrigis por Esperanto Kálmán Kalocsay kadre de la Parnasa Gvidlibro. Tie la poemo nomiĝas La arto poetika kaj estas ŝajnigita plume de iu specifa C. E. R. Bumy, fakte plumnomo de Kalocsay mem.


La pupitro[redakti | redakti fonton]

Le Lutrin

Lia Le Lutrin (La pupitro), mokheroa poemego, el kiu la unuaj kvar kantoj aperis en 1674, onidire, donis modelon al Alexander Pope por lia Rape of the Lock (Perforto de Harbuklo). Kvina kaj sesa kanto, poste aldonitaj de Boileau al tiu verko, pli delogis de la beleco de la poemo ol fari ion ajn alian. Specife la lasta kanto estas plene malkonvena al lia genio.

Tiel komenciĝas la versaĵo La Pupitro.

Le Lutrin — La Pupitro
Komenca fragmento
 

Je chante les combats, et ce prélat terrible
Qui par ses longs travaux et sa force invincible,
Dans une illustre église exerçant son grand cœur,
Fit placer à la fin un lutrin dans le chœur.
C’est en vain que le chantre, abusant d’un faux titre,
Deux fois l’en fit ôter par les mains du chapitre :
Ce prélat, sur le banc de son rival altier
Deux fois le reportant, l’en couvrit tout entier.

Mi prikantas la luktojn kaj teruran prelaton,
Ties fortosenlacon, senĉesan agadon,
En famega preĝejo ties donon tutkoran,
Starigi pupitron en benkon nurĥoran.
Finvanis ĥorano, senrajta instigulo,
Ĝin forigu du fojojn la ĉi-kapitulo:
Do la prelato la benkon de l' rivalo orgojla
Du fojojn plenŝtopis per pupitro re-sojla.

Nicolas Boileau

Malpli fekunda periodo[redakti | redakti fonton]

En 1677 unua flatado al Ludviko la 14-a, kiu kure de la Milito de Devolucio kontraŭ Hispanio ĵus okupis la regionon Franche Comté (Libera Graflando), alportis al li belan pension je 2000 pundoj ĉiujare. Tiel li envicigis sin inter la ŝtatgravaj literaturistoj, kiuj ariĝis ĉirkaŭ la ministro Jean-Baptiste Colbert.

Samtempe Boileau enposteniĝis kiel reĝa historiografo. Ekde tiu tempopunkto la kvanto de lia verkado malpliiĝis. Al tiu etapo de lia vivo apartenas la satiro: Sur les femmes (Pri la virinoj), la odo: Sur la prise de Namur (Pri la sieĝvenko de Namur), la epistoloj: A mes vers (Pri miaj versoj) kaj Sur l'amour de Dieu (Pri la amo de Dio).

La satiroj estis kaŭzintaj amason da malamikoj kontraŭ Boileau. La deka Satiro, pri virinoj, instigis eĉ rebatan apologion Apologie des femmes (Apologio de virinoj) plume de Charles Perrault. Antoine Arnauld en sia mortojaro skribis leteron defende al Boileau. Sed kiam li volis survojigi sian respondon kaj laŭ la deziroj de siaj amikoj antaŭmontris ĝin al episkopo Bossuet, tiu deklaris ĉiuspecan satiron nekongrua al kristaneco kaj la dekan Satiron de Boileau ŝancelema al moralo. La amikaro de Arnauld deklaris, ke ne estas digne por klerikalo skribi ion ajn tiom trivialan kiel poezio. La epistolo Sur l'amour de Dieu (Pri la amo de Dio) plume de Boileau fariĝis triumfa defendo de la honoro de lia arto. Tamen ne pli frue, ol en 1684 oni akceptis lin en la Académie française kaj tiam kontraŭvole, nur vole de la reĝo.

La domo de Boileau en Auteuil[10]

En 1684 li retiriĝis al la kampara domo, kiun li aĉetis en Auteuil. Tiun domon Racine nomis, pro la senombraj gastoj, lia hôtellerie d'Auteuil (Gastejo de Auteuil).

En tiu ĉi pli malfrua fazo de sia vivo, Boileau, simile kiel Racine, unue sekrete, poste publike, reproksimiĝis al la rigoreca kaj pia Jansenismo de sia juneco.[Vidu 1]

En 1705 li vendis sian domon kaj revenis al Parizo, kie li plu vivis kun sia konfespastro en la monaĥejo Notre Dame. En Satiro XII Sur l'équivoque (Pri la ambiguo) li versforme atakis la Jezuitojn, kiuj forte oponis Jansenismon. Tiun satiron Sainte-Beuve nomis reverkado de Les lettres provinciales (La provincaj leteroj) plume de Pascal.

Li skribis tiun lastan satiron ĉirkaŭ 1705. Post tio li koncentriĝis pri la eldono de kompleta kolekto de siaj verkoj. Sed la Jezuitoj instigis la reĝon retiri sian permeson pri ties publikigado kaj aldone postulis la subpremon de Satiro XII. Onidire, tiuj incitoj amarigis lin kaj rapidigis lian morton, kiu, post longdaŭra malsano, okazis en Marto de 1711, nur kelkajn jarojn antaŭ la morto de lia ekssubtenanto, Ludoviko la 14-a en 1715.

Resumo[redakti | redakti fonton]

Boileau estis homo varmkora kaj kompata, honesta, parolkuraĝa kaj bonfara. Oni rakontas multajn anekdotojn pri lia parolkuraĝo ĉe kortego kaj pri liaj malavaraj faroj. Li tenas bone difinitan rangon en la Franca literaturo, kiel la unua, kiu reguligis ties versadon kaj instruis pri la valoro de la metia aspekto de versado. Lia influo al la Angla literaturo, pere de Pope kaj liaj samepokuloj, ne estis malpli, kvankam ne tiel longdaŭra. Post multe da subtaksemo je la kritika verkado de Boileau, oni revalorigis ĝin en pli aktualaj komentaĵoj, eble nun male, eĉ troige. Montriĝis, ke spite al ne ĉiam konvena rigoreco trovebla en liaj kritikoj rilate kelkajn individuajn kazojn, esence liaj posteuloj adoptis la plejmulton de liaj kritikoj.

Sennombraj eldonoj de la verkoj de Boileau publikiĝis ankoraŭ dum lia vivtempo. La lasta el tiuj, Œuvres diverses (Diversaj verkoj, 1701), konata kiel la eldono favorata de la poeto mem, republikiĝis kun variantoj kaj notoj fare de Alphonse Pauly (2 volumoj, 1894). Pli ol jarcenton pli malfrue la kritikajn tekstojn el liaj verkoj agnoske analizis Berriat Saint-Prix en sia Œuvres de Boileau (Verkoj de Boileau, 4 volumoj, 1830-1837). Li povis bazi sian analizon sur ĉirkaŭ 350 publikaĵoj. Tiu teksto, redaktita kun notoj plume de Paul Chéron, plus la Boloena de 1740, plus traktato plume de Sainte-Beuve estis represita de Garnier frères (1860).

Samepokuloj[redakti | redakti fonton]

Amikoj, admirantoj kaj subtenantoj[redakti | redakti fonton]

Malamikoj, atakatoj kaj atakantoj[redakti | redakti fonton]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Busto skulptita de François Girardon

Epigramoj[redakti | redakti fonton]

Épigrammes

La satiroj[redakti | redakti fonton]

Les Satires

Les Satires — (1666–1668)

Epistoloj[redakti | redakti fonton]

Épitres — (1669-1698)

La pupitro[redakti | redakti fonton]

Le Lutrin — (1672-1683)

Odoj[redakti | redakti fonton]

Odes

Versarto[redakti | redakti fonton]

L'Art poétique — (1674)

Diversaj poeziaĵoj[redakti | redakti fonton]

Poésies diverses

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Traité du sublime (Περὶ ὕψους, Pri la sublimeco), plume de Longin (Λογγίνος, Loggínos, Longinius), tradukita de Nicolas Boileau el la Helena, Parizo, 1674 (ĉelinea versio ; transkribita versio.): kun enkonduko kaj notoj de Francis Goyet, Parizo, 1995 (ISBN 2-253-90713-8).

Aŭtoreco ne certa[redakti | redakti fonton]

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Notu, ke verkoj ofte aperis reengrupigitaj kiel apartaj eldonoj.

  • Dialogue sur les héros de roman (1688). Dialogo pri la herooj de romano. (Analizo pri tiu verko troviĝas en la artikolo: Réflexions sur le roman au XVIIIe siècle.)
  • Réflexions critiques sur Longin Pensoj kaj kritikoj pri Longin. (1694-1710)
  • Correspondance avec Brossette Korespondado kun Brossette. (1858)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikoloj Nicolas Boileau en franca  Vikipedio, Nicolas Boileau en angla  Vikipedio kaj Nicolas Boileau en germana  Vikipedio.

Francaj[redakti | redakti fonton]

Anglaj[redakti | redakti fonton]

  • Shelley, Mary Wollstonecraft, 1797-1851 (1838). Boileau. Lives of the most eminent literary and scientific men of France. Londono: Longman, Orme, Brown, Green & Longmans.
  • Chisholm, Hugh, eldono (1911). Encyclopædia Britannica (11-a eldono). Cambridge University Press.
  • Herbermann, Charles, eldono (1913). Nicolas Boileau-Despréaux. Catholic Encyclopedia. Robert Appleton Company.
  • The Nuttall Encyclopædia. Londono kaj Nov-Jorko: Frederick Warne, sekcio Boileau, Nicolas.

Germanaj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Kelkaj fontoj opinias, ke li fariĝu aktisto aŭ juristo.
  2. Kelkaj fontoj diras dujaraĝe.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kronobase Chronologie: Nicolas Boileau
  2. Œuvres de Boileau, kun antaŭrimarko plume de M. Amar, Firmin Didot Frères, Parizo, 1856, p. 2.
  3. Boileau, L'homme et l'œuvre, eldono Le livre de l'étudiant, Boivin et compagnie, plume de René Bray, 1942, Parizo, p. 63
  4. L'Art Poétique de Boileau, étude et analyse, eldono Chefs-d'œuvres de la littérature expliqués, Mellottée, plume de Marcel Hervier, 1948, Parizo, p. 213-219}}
  5. Boileau, L'homme et l'œuvre, eldono Le livre de l'étudiant, Boivin et compagnie, plume de René Bray, 1942, Parizo, p. 9
  6. 6,0 6,1 Un jour, un poème: Nicolas Boileau
  7. Encyclopédie de L'Agora, literatura portreto de Nicolas Boileau[rompita ligilo]
  8. Boileau, L'homme et l'œuvre, eldono Le livre de l'étudiant, Boivin et compagnie, plume de René Bray, 1942, Parizo, p. 10
  9. Académie française, Nicolas Boileau-Despréaux
  10. L'Univers illustré, N°18, 1911.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu aliloke[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Germana Vikipedio, Nicolas Boileau
  2. 2,0 2,1 Franca Vikipedio, Nicolas Boileau
  3. Franca Vikipedio, Hôtel de Rambouillet (Luksdomo de Rambouillet)
  4. Franca Vikipedio, Charles de Sainte-Maure, duc de Montausier
  5. Franca Vikipedio, Claude Julien Brossete