Jean de la Ville de Mirmont

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean de la Ville de Mirmont
Persona informo
Naskiĝo 2-an de decembro 1886 (1886-12-02)
en Bordeaux
Morto 28-an de novembro 1914 (1914-11-28) (27-jaraĝa)
en Moussy-Verneuil
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Subskribo Jean de la Ville de Mirmont
Familio
Patro Pierre Maurice Henri de la Ville de Mirmont
Patrino Sophie de La Ville de Mirmont
Okupo
Okupo poeto
vdr

Jean de La Ville de Mirmont (Yvon, Alexandre, Jean, denaske), Bordozo, 2an de decembro 1886 - 28a aŭ 29a de novembro 1914,[1] en Verneuil sur la Chemin des Dames,[2] estis franca poeto kaj verkisto. Li estis filo de la profesoro Henri de La Ville de Mirmont.

El protestanta familio de Bordozo, 22-jaraĝa, Jean instaliĝis en Parizo kie li retrovis sian amikon de la infanaĝo François Mauriac (kiu poste memoris lin ofte, ĉefe en La Rencontre avec Barrès, 1945). Jean elposteniĝis kiel funkciulo okupita por la helpo al maljunuloj. En 1914, emeritita pro santialoj, baraktis por esti soldatigita. Finfine, li estis mobilizita kiel serĝento kaj mortis frapita per obuso en novembro samjare.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Lia mallongega verkaro konsistas el unu novelo, La dimanĉoj de Johano Dezerto (Les dimanches de Jean Dezert), publikigita en 1914, el Ok rakontoj (Huit contes), publikigitaj en 1929. Ankaŭ postmorte publikigitaj, la poemoj La ĥimera horizonto (L’horizon chimérique) ŝuldas al Charles Baudelaire (Karlo Bodeler’) inspiron kaj muzikecon.

Romantika poeto Jean de la Ville de Mirmont prikantas la maron, la ŝipojn, la enuon de la senviva Bordoza haveno kaj siajn revojn pri alforaj vojaĝoj nerealigotaj.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • "La morto de Sanĉo" de Jean de la Ville de Mirmont, en Cervantes - Brel - De la Ville de Mirmont, Don Kiĥoto en Barcelono - La strebo - La morto de Sanĉo, Espéranto Gironde, Barcelono, 2019. 20 pp. Pri Sanĉo pp. 14-17.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La armeo mencias kaj 29an kaj aliaj fontoj la 28an. Vidu diskuto prie en La tombe retrouvée, du sergent Jean de la Ville de Mirmont. [1]
  2. «Fiche individuelle sur "La Mémoire des hommes"» [2], sur La mémoire des hommes, 29a de novembro 1914 (konsultita la 2an de februaro 2020).