Jedwabne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jedwabne

Blazono

Blazono
urbo
Jedwabne (Pollando)
Jedwabne (Pollando)
DMS
Genitivo de la nomo Jedwabnego
Provinco Podlasio
Distrikto Distrikto Łomżyński
Komunumo Komunumo Jedwabne
Speco de komunumo Urbo-kampa
Koordinatoj 53° 17′ N, 22° 18′ O (mapo)53.28333333333322.3Koordinatoj: 53° 17′ N, 22° 18′ O (mapo)
Areo 11,47 km²
Loĝantaro 1942 (en 2002)
Loĝdenso 168,7 loĝ./km²
Poŝtkodo 18-420
Telefona antaŭkodo 86
Aŭtokodo BLM
TERYT 3202707014
Estro Krzysztof Moenke
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Żwirki i Wigury 3
Poŝtkodo de estraro 18-420
Telefono de estraro 86 217-20-25
Fakso de estraro 86 217-20-40
Komunuma retejo http://www.jedwabne.pl/
vdr
Preĝejo Św. Jakuba w Jedwabnem

Jedwabne estas urbo en Podlasio en nordorienta Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Jedwabne en distrikto Łomżyński. La urbo situas je 20 km nordoriente de Łomża.

Historio

Jedwabne estis unuafoje menciita en 1455, ĝi ricevas en 1736 la magdeburgan urborajton. Ekde 1795, la urbeto apartenis al Prusio, ekde 1807 apartenis al grandprinclando Varsovio kaj ekde 1815 al Reĝlando Pollando. La urbo perdis la urborajtojn en 1866 kaj reakiris ilin nur en 1927. Dum la unua mondmilito, la urbo estis 70%-e detruta (1915).

La 2-an de septembro 1939 la urbon okupis germana armeo, sed fine Jedwabne estis aneksita de Sovetunio fine de la monato. Tiam ekaktivis polaj subteraj organizaĵoj, kaj partizana taĉmento estis frakasita de rusoj. La 22-an de junio 1941 Jedwabne estis okupita de germanoj. La 10-an de julio 1941 la urbo iĝis loko de murdo de ne malpli ol 340 judojn fare de germana polico kaj de lokaj poloj. Post la milito oni arestis kaj kondamnis 10 partoprenantojn de la krimo. En la 60-an datrevenon de la pogromo oni malkovris monumenton al la murditaj.

Honoraj civitanoj


Eksteraj ligiloj

greke http://www.deutsche-und-polen.de/_/themen/thema_jsp/id=15385.html, Die Erschütterung des polnischen Selbstbildes