Jedwabne
Jedwabne | ||
Blazono | ||
urbo | ||
---|---|---|
Genitivo de la nomo | Jedwabnego | |
Provinco | Podlasio | |
Distrikto | Distrikto Łomżyński | |
Komunumo | Komunumo Jedwabne | |
Speco de komunumo | Urbo-kampa | |
Koordinatoj | 53° 17′ N, 22° 18′ O (mapo)53.28333333333322.3Koordinatoj: 53° 17′ N, 22° 18′ O (mapo) | |
Areo | 11,47 km² | |
Loĝantaro | 1942 (en 2002) | |
Loĝdenso | 168,7 loĝ./km² | |
Poŝtkodo | 18-420 | |
Telefona antaŭkodo | 86 | |
Aŭtokodo | BLM | |
TERYT | 3202707014 | |
Estro | Krzysztof Moenke | |
Titolo de estro | Urbestro | |
Adreso de estraro | ul. Żwirki i Wigury 3 | |
Poŝtkodo de estraro | 18-420 | |
Telefono de estraro | 86 217-20-25 | |
Fakso de estraro | 86 217-20-40 | |
Komunuma retejo | http://www.jedwabne.pl/ | |
Jedwabne estas urbo en Podlasio en nordorienta Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Jedwabne en distrikto Łomżyński. La urbo situas je 20 km nordoriente de Łomża.
Historio
[redakti | redakti fonton]Jedwabne estis unuafoje menciita en 1455, ĝi ricevas en 1736 la magdeburgan urborajton. Ekde 1795, la urbeto apartenis al Prusio, ekde 1807 apartenis al granda Varsovia Duklando kaj ekde 1815 al Reĝlando Pollando. La urbo perdis la urborajtojn en 1866 kaj reakiris ilin nur en 1927. Dum la Unua Mondmilito, la urbo estis 70%-e detruita (1915).
La 2-an de septembro 1939 la urbon okupis germana armeo, sed fine Jedwabne estis aneksita de Sovetunio fine de la monato. Tiam ekaktivis polaj subteraj organizaĵoj, kaj partizana taĉmento estis frakasita de rusoj. La katolika parokestro en Jedwabne de la jaro 1931 ĝis julio 1940 estis pastro Ryszard Marian Szumowski, arestita fare de sovetia sekreta polico NKVD kaj mortpunita en Minsk en la jaro 1941.
La germana murdo en Jedwabne
[redakti | redakti fonton]La 22-an de junio 1941 Jedwabne estis okupita de germanoj. La 10-an de julio 1941 la urbo iĝis loko de murdo de ne malpli ol 340 judojn fare de germana polico kaj de lokaj poloj. La juĝesploro de Instituto pri Nacia Memoro pruvis, ke la murdo estis planita kaj inspirita de germanaj ĝendarmoj kaj la funkciuloj de la germana SD, t.e. Sicherheitsdienst ("sekureca servo"), sekreta servo de Nazia Germanio kaj tiun tagon en Jedwabne estis sume 68 anoj de Gestapo kaj germanaj ĝendarmoj transportitaj al Jedwabne de la aliaj sidejoj de Gestapo, kiuj speciale tiutage venis al Jedwabne kaj kune kun 40 lokaj poloj de Jedwabne kaj la ĉirkaŭaj lokoj havantaj en la manoj la bastonoj kaj timonvektoj kiuj estis inspiritaj aŭ devigitaj de la anoj de Gestapo, ĉeestis ankaŭ la anoj de germanaj Einsatzgruppen (grupo "B"), la komandantoj de tiuj Einsatzgruppen de tiuj ĉi apartaj taĉmentoj estis anoj de sekreta ŝtata polico de gestapo (Geheime Staatspolizei), SD (Sicherheitsdienst) kaj SS (Schutz-Staffeln). La viraron kreis anoj de gestapo, SD, SS, anoj de orda polico OrPo (Ordnungspolizei) kaj precipe anoj de armiloj de SS (Waffen-SS) kaj estis engaĝitaj de murdado de judoj, poloj kaj aliaj loĝantoj de la orienta okupata Eŭropo (belorusoj, litovoj, rusoj, ..., vidu la apudan foton) [19].
Post la milito oni arestis kaj kondamnis 10 partoprenantojn de la krimo. En la 60-an datrevenon (t.e. en la jaro 2001) de la pogromo oni malkovris monumenton al la murditaj, la monumento anstataŭis la antaŭan informon pri la nomo de la kulpantoj kaj nombro de la viktimoj.
Honoraj civitanoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.deutsche-und-polen.de/_/themen/thema_jsp/id=15385.html Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine, Die Erschütterung des polnischen Selbstbildes