Jeff Hawkins

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jeff Hawkins

Jeff HAWKINS (naskiĝis 1-an de junio 1957 ĉe Huntington, Novjorko, Usono), fondis je Palm Computing (polma komputado) (kie li inventis je la Palm Pilot)[1] kaj Handspring (kie li inventis je la Treo).[2] Poste li plentempe laboris pri neŭroscienco kaj fondis la instituton Redwood Neuroscience Institute kaj publikigis la libron On Intelligence (pri intelekto) priskribante sian teorion, memorantaŭvidan kadron, pri la cerbo. En 2003 oni elektis lin membro de la National Academy of Engineering (usona akademio pri inĝenierarto) "pro la kreo de la tekkomputada paradigmo kaj la kreo de la unua komerce sukcesa tekkomputilo."

Frua vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Hawkins kreskis en inventema familio en Long Island. Ili evoluigis flosantan aerkusenan platformon, kiu uziĝis por apudakvaj koncertoj. Li frekventis la Universitaton de Cornell, kie li ricevis bakalaŭrecon en elektra inĝenierarto en 1979. Li laboris ĉe Intel, kaj ek de 1982 ĉe GRid Systems, kie li esploris rapidan aplikaĵan evoluigon. Lia intereso pri formorekonado por parolado kaj por enigi tekston en komputilojn instigis lin registri sin por biofizika kurso ĉe la Universitato de Kaliformio, en Berkely, Usono, en 1986. Dum li estis tie li patentis formoklasifikilon por manskribaĵo. Oni malakceptis lian proponon studi tiajn aferojn, ŝajne ĉar neniu tiea profesoro laboris en tiu kampo. Tiu malhelpo instigis lin reiri al GRiD, kie kiel vicprezidanto de esplorado, li evoluigis ilian plumbazitan komputadon en kiu en 1989 generiĝis la GRidPad, unu el la unuaj "tablet computers" (tekkomputiletoj).

Hawkins volis evoluigi pli malgrandan tekkomputilon, sed la ĉefoj de GRiD malemis riski tion. Tandy Corporation akiris la firmaon GRiD en 1988, kaj ili volonte subtenis lin per nova entrepreno, Palm Computing (polma komputado) kiun ili fondis en 1992. Ilia unua produkto estis la Zoomer (zumilo), kunlaboraĵo de aplikaĵoj de Palm, mastruma sistemo GeoWorks, maŝinaro de Casio, kaj enmerkatigo de Tandy. La tekkomputilo Apple Newton ekvendiĝis preskaŭ samtempe, en 1993, sed ambaŭ produktoj malsukcesis, parte pro malefika signorekona programaro. Hawkins reagis per Grafitti, kiu estis pli simpla kaj efika signorekona programaro kiu ruliĝis ĉe kaj la Zoomer kaj la Newton. Ili ankaŭ evoluigis sinkronan programaron Hotsync por tekkomputiloj de Hewlett Packard.

Hawkins serĉis partnerojn por konstrui simplan novspecan tekkomputilon, kaj finfine fabrikistoj de modemoj U.S. Robotics subtenis per financo kaj sperto pri fabrikado por enmerkatigi je la Palm Pilot (polma piloto) en 1996. En 1998 Hawkins lasis la kompanion ĉar la novaj posedantoj 3Com malhelpis liajn planojn. Kun li iris kunfondintoj Donna Dubinsky kaj Ed Colligan por fondi firmaon Handspring, kiu enmerkatigis je la Handspring Visor en 2003.

Numenta[redakti | redakti fonton]

En 2005 Hawkins, Dubinsky kaj Dileep George fondis firmaon Numenta por plu evoluigi la formorekonan programaron kiun ili nomis Hierarchical Temporal Memory (hierarkia tempa memoro). La kompanio situas en Menlo Park, Kalifornio, Usono.

Neŭroscienco[redakti | redakti fonton]

Post diplomiĝo en Cornell en 1979, Hawkins legis specialan numeron de la revuo Scientific American (scienca usonano) pri la cerbo. En ĝi Francis Crick bedaŭris la mankon de granda teorio kiu klarigu kiel la cerbo funkcias.[3] Unue Hawkins provis fondi novan fakon ĉe lia dunganto Intel, sed ili rifuzis. Li ankaŭ provis sensukcese aliĝi al la laboratorio pri artefarita intelekto ĉe MIT (masaĉuseca instituto pri teknologio). Li decidis provi sukcesi en la komputila industrio kaj provi uzi ĝin subteni lian seriozan laboradon pri cerboj, kiel li priskribis en la libro On Intelligence.

En 2002, post du jardekoj da nesukcese provante interesi neŭrosciencajn institutojn, Hawkins fondis la instituton Redwood Neuroscience Institute in Menlo Park, Kalifornio. Pro la formado de Numenta, ili movis la instituton al la Universitato de Kalifornio, ĉe Berkeley en 2005, kaj renomis ĝin Redwood Center for Theoretical Neuroscience (Centro en Redwood por teoria neŭroscienco).

En 2004 Hawkins publikigis je On Intelligence (pri intelekto) (kun scienca verkisto Sandra Blakeslee de la novjorka ĵurnalo New York Times). En ĝi ili klarigas lian "memorantaŭvidan kadron" pri kiel funkcias la cerbo. Lia unuiga teorio pri la cerbo argumentas ke la ŝlosilo al la cerbo kaj intelekto estas la kapablo antaŭvidi pri la mondo vidante formojn. (Ĉi tiu ideo rilatas al la teorio de Franz Brentano pri intenco, antaŭ pli ol cent jaroj, sen justa agnosko al li). Hawkins argumentas ke provoj krei artefaritan intelekton simple programante komputilon fari kion faras la cerbo estas difektaj, kaj ke por fari inteligentan komputilon, oni bezonas simple instrui ĝin trovi kaj uzi formojn, ne provi specifajn taskojn. Li kredas ke per tiu metodo oni povas konstrui inteligentajn maŝinojn, por helpi onin fari ĉiajn utilajn taskojn kiujn aktualaj komputiloj ne kapablas. Plue li argumentas ke tia memorantaŭvida sistemo, kiel realigata de la cerba kortekso estas la bazo de homa intelekto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jeff Hawkins, On Intelligence (pri intelekto), p.28
  2. Jeff Hawkins, On Intelligence, p.1
  3. F H C Crick, Thinking about the Brain. Scientific American 1979, 241,3:181-188

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Hawkins, Jeff (2005). On intelligence, Times Books, Henry Holt and Co. ISBN 0-8050-7456-2

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]