Jemenaj judoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
65 000judismo • Yemeni Judaism
Jemenaj judoj
etno
judoj
judojMizraĥoj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
jud-jemena araba lingvo
Religio
vdr

Jemenaj judoj, ankaŭ nomataj Teimanim (el la hebrea: יהודי תימן Yehudey Teman; arabe اليهود اليمنيون) estas tiuj judoj kiuj vivas aŭ iam vivis en Jemeno. Ili estas subgrupo de mizraĥoj, judoj, kies diasporaj komunumoj troviĝas en la Mez-Oriento kaj Nord-Afriko. La esprimo ankaŭ povas rilati al la posteuloj de la jemena juda komunumo. Inter junio 1949 kaj septembro 1950, dekmiloj da judaj loĝantoj de Jemeno estis transportitaj al Israelo dum kaj post la tiel nomata Operaco Magia Tapiŝo (hebrea: כנפי נשרים, Kanfei Nesharim)[1][2]. Post pluraj ondoj de persekuto ĉie en Jemeno, la plej multaj jemenaj judoj nun vivas en Israelo, dum pli malgrandaj komunumoj vivas en Usono kaj aliloke. Nur manpleno restis en Jemeno. La malmultaj judoj kiuj restis en Jemeno spertas intense kaj foje perforte antisemitismon sur ĉiutaga bazo.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Immigrants in Turmoil : Mass Immigration to Israel and Its Repercussions in the 1950s and After, Dvora Hacohen, p. 63
  2. (en) Ministry of immigrant absorption, Israel: “On Eagles’ Wings” – Aliyah from Yemen (1949). Arkivigite je 2018-07-06 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Rod Nordland (18a de februaro, 2015). "Persecution Defines Life for Yemen's Remaining Jews". The New York Times. Alirita la 26an de februaro 2019.